Prionoj (aŭ foje balenbirdoj) estas malgrandaj petreloj (ĉefe de genro Pachyptila sed ankaŭ unu specio de la genro Halobaena) troveblaj kiel reproduktuloj en Suda Oceano en Antarkto kaj proksimaj insuloj. Ili formas unu el kvar grupoj ene de la Procelariedoj kun la burdopetreloj, la pufinoj kaj la fulmaroj.
Ili estas 20 ĝis 27 cm longaj kaj havas bluecgrizajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. La platebenaj bekoj (almenaŭ de tri specioj) havas filtrilajn randojn. Danke al tio ili manĝas planktonajn bestetojn.[1] La nomo “priono” devenas el greka vorto kiu signifas segilon, rilate al menciita filtrilo. Ĉiu prionoj estas maraj kaj manĝas malgrandajn krustulojn kiaj kopepodojn, ostrakodojn, dekapodojn, kaj krilon, same kiel kelkajn malgrandajn fiŝojn kiaj miktofedoj kaj nototeniedoj.
Aldone, oni trovis restojn de fosilioj de nepriskribitaj prahistoriaj specioj. La plej aĝaj devenas el fina Mioceno (Tortoniano, el 7 al 12 milionoj da jaroj) de kuŝejo de Bahía Inglesa en Ĉilio.
- (14a Aŭg 2008)Systema Naturae 2000 / Classification - Family Procellariidae -. Project: The Taxonomicon. Alirita 22 Jul 2009.
- Cherel, Y., Bocher, P., De Broyer, C., Hobson, K.A., (2002) "Food and feeding ecology of the sympatric thin-billed Pachyptila belcheri and Antarctic P. desolata prions at Iles Kerguelen, Southern Indian Ocean" Marine Ecology Progress Series 228: 263–281 [1]
- Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (procellariidae)". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–127. ISBN 0-7876-5784-0.
Eksteraj ligiloj [redakti]