Prioritateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prioritatigi)

Prioritateco estas la graveco aŭ urĝeco de io ajn, ekzemple tasko. La prioritato estas la plej grava aŭ urĝa io. Prioritatigi estas elekti kiel prioritato, kaj laŭprioritatigi estas aranĝi iojn laŭ prioritateco.

Viva prioritateco[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj devas decidi kian prioritatecon asigni taskojn por funkcii je la ĉiutaga vivo. Oni eble prioritatigas laboron super plezuro, aŭ plezuron super laboro. La ago decidi kiun nivelon je prioritateco asigni ion estas laŭprioritatigado.

Kiam oni ĉeestas danĝeran situacion, la vivo kaj sano estas ĉiame la plejalta prioritato. Sed fronte al danĝero la opcioj kaj ŝanĉoj de damaĝo kaj sekuro ne estas tiom klaraj. Se oni estas devigata elekti inter opcioj, unu kontraŭ multaj, graveda aŭ akuŝanta patrino kontraŭ novnaskito, kiel oni decidas? foje la respondoj estas tujaj, klaraj kaj universalaj, sed alifoje tute ne.

Komputila prioritateco[redakti | redakti fonton]

La ĉefprocesoro de komputilo prioritatigas taskojn laŭ multaj faktoroj. La kernoj de operaciumoj ankaŭ laŭprioritatigas taskojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]