Priozersk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Estas ankaŭ urbo Priozjorsk kun simila nomo en Kazaĥio, ĉe Balhaŝ-lago.

La nuna blazono de Priozersk devenas de la jaro 1788

Priozersk (ruse Приозе́рск, en la karela Käksalm, en la finna Käkisalmi, en la sveda Kexholm) estas urbo en Leningrada provinco en Rusio. En la rusa lingvo la urbo nomiĝis ĝis 1611 Korela (Корела), inter 1611–1918 kaj 1940–1948 Keksgolm (Кексгольм) kaj inter 1918–1940 Kjakisalmi (Кякисалми).

La urbo estas ĉe enfluejo de la norda branĉo de rivero Vuoksa (Вуокса) en lago Ladoga (Ладожское). Priozersk havas 19 500 loĝantojn kaj ĝi estas centro de distrikto. La urbo havas fervojon al Sankt-Peterburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova fortikaĵo de Käkisalmi
Situo de Käkisalmi en teritorio donita de Finnlando al Sovetio en 1940.
Situo de Priozersk kaj ĝia distrikto en la nuna Leningrada provinco.

Laŭ rakonto la urbo Käkisalmi (en la finna kaj la karela lingvoj la nomo signifas "Kukola lagokolo") estis fondita en loko, kie kukolo kukuis. La urbo situas ĉe lago-kolo, kiu iam estis grava kruciĝo de komercaj vojoj. Tiutempe eblis navigi laŭ la Vuoksa rivero de la Balta maro al Ladoga lago, sed pli malfrue la leviĝo de la tero baris la akvo-vojon al la maro. Komence en la loko estis granda karela vilaĝo kun vilaĝa fortikaĵeto.

La loko laŭ la nomo Korela estas menciita la unuan fojon en kronikoj de Novgorod en 1143 kaj en svedaj kronikoj en 1294. La jaron 1143 oni konsideras fondojaron de la urbo. La urbo havis kastelon en la 13-a jarcento kaj en la 15-a jarcento estas menciita, ke Korela estis la dua plej granda urbo de la Novgoroda ŝtato. La teritorio de Korela fariĝis konkurejo por Svedio kaj Novgorodo kaj militoj trafis ofte la urbon.

Svedio okupis la urbon en 1580 por 17 jaroj kaj en 1611 por pli ol 100 jaroj. En 1580 la svedoj konstruis novan okcident-tipan fortikaĵon. En 1618 Kexholm ricevis urbajn rajtojn. Dum la Sveda regado la ortodoksa loĝantaro grandparte fuĝis al Rusio aŭ estis konvertigita al luteranismo kaj finniĝis.

La urbo estis aneksita al Rusa imperio en 1721. Dum la Rusa epoko la fortikaĵo funkciis kiel malliberejo. En 1812 la urbo Käkisalmi fariĝis parto de Finnlando, aparteninta tiam al Rusa Imperio. Dum jaroj 1826–1828 en fortikaĵo de Käkisalmi estis malliberigitaj parto el partoprenantoj de la Decembrista revolucio (1825), entute pli ol 400 personoj.

La urbo evoluis malrapide kaj havis en jaro 1900 nur 2 000 loĝantojn. En sendependa Finnlando, ekde 1917, Käkisalmi komencis evolui pli rapide. Al tio influis la konstruado de fervojo al la urbo en la jaro 1919. En la jaro 1928 tie estis fondita celuloza uzino de Waldhof-kompanio. La urbo havis ankaŭ kelkajn segejojn, metalan kaj ledan fabrikojn. Ĝi estis ankaŭ grava lerneja urbo kaj havis 8-klasan mezan lernejon.

Antaŭ la milito la urbo havis unu luteranan (nova ŝtona preĝejo estis konstruita en 1929) kaj du ortodoksajn preĝejojn. En jaro 1939 la urbo havis 5 083 loĝantojn, el kiuj 98 % estis finnlingvaj kaj la resto parolis la svedan, la rusan aŭ la germanan. En apuda kampara komunumo loĝis krome 5 100 loĝantoj. Proksimume 10 % el la loĝantoj estis ortodoksaj kaj 90 % luteranoj.

En marto 1940 Finnlando donis laŭ Moskva packontrakto la urbon al Sovetio, sed dum daŭriga milito en 1941-44 la urbo estis denove okupita de finnoj. La loĝantaro fuĝis al Finnlando, kiam la urbo estis donita al Sovetio.

Kiam la sovetaj trupoj lasis la urbon en 1941 la urbo bruliĝis preskaŭ komplete kaj nur 10 % konserviĝis. Post la milito la urbo estas rekonstruita. En Sovetio la urbo apartenis komence al Karelia-Finna Soveta respubliko, sed en 1945 ĝi estis ligita al Leningrada provinco kaj en 1948 la urbo ricevis la novan ruslingvan nomon Priozersk, kiu signifas "ĉe la lago".

La novaj loĝantoj de Priozersk venis plejparte el aliaj partoj de Rusio, sed ankaŭ el Ukrainio kaj Belarusio. La urbo havas i.a. celulozan, paperan kaj segejan industriojn kaj meblofabrikon. La urbo estas ankaŭ grava turisma loko.

En jaro 1959 la urbo havis 13,9 mil loĝantojn.

En jaro 1970 la urbo havis 17 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 20,5 mil loĝantojn.

La nuna urbestro (la prezidanto de la municipa administracio) estas Sergej Vasiljeviĉ Jaĥnjuk.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 41448.

La interurba telefona kodo estas 81279, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61°02′N 30°07′O  /  61.033°N, 30.117°O / 61.033; 30.117 (Priozersk)Koordinatoj: 61°02′N 30°07′O  /  61.033°N, 30.117°O / 61.033; 30.117 (Priozersk).

Famaj loĝantoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

La tradukinto de finna nacia epopeo Kalevala en Esperanton, Johan Edvard Leppäkoski, loĝis en la urbo en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kaj laboris tie kiel ĵurnalisto en loka gazeto. Post la milito li loĝis en Jyväskylä.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]