Priskribo de Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuskripto (1485), de la verko de Paŭzanio Priskribo de Grekio, ĉe la Laŭrenca Biblioteko.
Latina kovrilpaĝo de la Priskribo de Grekio, Karl Christoph Traugott Tauchnitz, 1829

La Priskribo de Grekio uax Gvidlibro de Grekio (en greka, Ἑλλάδος περιήγησις) estas vojaĝlibro verkita de Paŭzanio en la 2a jarcento. Ĝi priskribas la observojn faritajn dum siaj vojaĝoj kaj persona studado.

La verko ne kongruas kun la titolo uzata en kelkaj kodeksoj, kiu estas Historioj de Paŭzanio, historisto. La termino Historio evidentigas tie sian etimologian valoron, nome «rekta atestilo». La termino Priskribo estas traduko el la originala greka periegezo, kiu pli fidele estus gvidita itinero. La verko fakte intencas proponi kompletan trarigardon de la grekaj historiaj monumentoj, surbaze de vojaĝo kiu ekas ĉe la kabo Sunio, en Atiko, kaj finas en la regiono de Lokrido.

La teksto estas dividiata en dek libroj laŭ tiu itineraro:

  1. Atiko kaj Megaro
  2. Korinto kaj Argolido
  3. Lakonio
  4. Mesenio
  5. Heleio, unua parto
  6. Heleio, dua parto
  7. Akajo
  8. Arkadio
  9. Beotio
  10. Focido

Bibliografio

  • C. Habicht, Pausanias' Guide to Ancient Greece, Berkeley 1985.
  • W. Hutton, Describing Greece: Landscape and Literature in the Periegesis of Pausanias, Cambridge 2005.
  • M. Pretzler, Travel Writing in Ancient Greece, Londres 2007.
  • J. Redondo, Literatura grecorromana, Madrid 2004, pp. 139-149.
  • J. Redondo, Introducció a la religió i la mitologia gregues, Valencia 2006, pp. 219-220.

Eksteraj ligiloj