Privata observatorio Meyer/Obermair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Privata observatorio Meyer/Obermair
Observatorio
Oficiala nomo: Privatsternwarte Meyer/Obermair
Lando Aŭstrio Aŭstrio
Municipo Kirchschlag bei Linz
Supermara alteco 815 m s. m.
Koordinatoj 48° 26′ 33″ N 14° 16′ 31″ O / 48.44250 °N, 14.27528 °O / 48.44250; 14.27528 (mapo)
Situo de la observatorio en Aŭstrio
Situo de la observatorio en Aŭstrio
Situo de la observatorio en Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Sternwarte Davidschlag
Retpaĝo: http://www.astrometrica.at/pomod/

La privata observatorio Meyer/Obermair (germane : Privatsternwarte Meyer/Obermair) estas privata observatorio situanta en Davidschlag: vilaĝo de la komunumo Kirchschlag bei Linz, proksimume 30 km norde de Linz (Aŭstrio). Ĝia MPC-kodo estas 540[1].

La observatorio estis konstruita inter 1978 kaj 1979 fare de la astronomoj Erich Meyer kaj Erwin Obermair. Komence ĝi estis ekipita per teleskopo Newton kun spegulo de 30 cm. En 1983 la instrumento estis anstataŭigita per teleskopo Schmidt-Cassegrain de 29 cm. Alia ŝanĝo okazis en 1999 kiam la observatorio akiris reflektan teleskopon de 60 cm kun elektronika regado de movadoj.

La Minor Planet Center kreditas ĝin de la malkovro de 6 asteroidoj inter 1996 kaj 2005[2]. Krome, ambaŭ fondintoj kaj aliaj astronomoj malkovris entute 20 asteroidojn en siaj propraj nomoj elde tiu observatorio.

Malkovritaj asteroidoj : 6
9097 Davidschlag 14-a de januaro 1996
9119 Georgpeuerbach 18-a de februaro 1998
(175730) 1998 DM1 18-a de februaro 1998
(257515) 1997 CD6 6-a de februaro 1997
(276568) 2003 ST217 27-a de septembro 2003
(318723) 2005 RN6 8-a de septembro 2005

Notoj kaj referencoj

  1. MCP-listo de la observatoriaj kodoj (angle)
  2. MPC-listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj