Privilegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
atesto de la imperiestro Karolo la 4-a, ke nur la pragaj ĉefepiskopoj havu la privilegion kronigi la reĝon de Bohemio.

Privilegio (de la latina vorto privilegium) estas aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto. En multaj epokoj de la homa historio tre gravis privilegioj - aŭ la batalo kontraŭ ili. En la eŭropa mezepoko grava karakterizaĵo de la feŭdismaj regnoj estis la privilegioj de la klerikaro, nobelaro kaj de la reĝoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la komunistoj elstarigis la ekziston de "privilegiaj klasoj" kaj la neceson forigi tiujn privilegiojn. En moderna ekonomio, aparte la posedo de monopolo pri iu varo donas privilegiojn al la posedanto.

Sociologie, privilegioj povas esti konsiderataj kiel formo de diskriminacio.