Probal Dasgupta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Probal Dasgupta

Probal Dasgupta parolante en la Malferma Tago de UEA, printempo 2008
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1953
en Ŝablono:Flagicon Kalkato, Barato
Lingvoj Esperantoanglafrancagermanasanskritobengala
Ŝtataneco Barato
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoverkistotradukisto • universitata instruisto • esperantologo
Esperanto
Tradukis en Esperanton liaj tradukoj
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj prezidanto de UEA (2007–2013)
vdr

Probal DASGUPTA, foje esperantigita kiel Daŝgupto (naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kalkato) estas barata esperantisto kaj leksika esploristo, en la jaroj 2007–2013 prezidanto de UEA. Li estis elektita por trijara periodo en la jokohama Universala Kongreso en aŭgusto 2007 kaj reelektita en la 95-a UK en Havano en 2010.

Vivo kaj kariero

Probal Dasgupta doktoriĝis en Novjorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.

En la universitato de Hajderabado, li estas profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj junuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto de 2006, li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

Krom sian denaskan lingvon, la bengalan, li parolas ankaŭ la anglan, la francan, la germanan, la sanskritan, kaj Esperanton.

Esperanto

En Esperantujo, li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001.

Jam kiel 17-jarulo (1969-1970) li korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore, pri la ata-ita-problemo kaj pri frazeologio DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, helpante el vidpunkto de la lingvoj bengala kaj hinda. Kalocsay traktas kun li komplikajn gramatikajn problemojn, kvankam li scias pri lia juneco (gratulas lin pro abiturientiĝo) (vidu: Selektitaj Leteroj de Kálmán Kalocsay, Budapest 2006).

Al la movada vivo, li kontribuas ekde la Rejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkavika kongreso, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la ĉeesto de Ralph Harry kiel la estro de la aŭstralia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.

Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste iĝis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.

Ekde 1990, li estas kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).

De 2007 li kunredaktas la novan revuon Beletra Almanako kune kun Jorge Camacho (ĉefred.) kaj István Ertl.

Printempe de 2007 li kandidatis por la posteno de la prezidanto de UEA, kaj estis tiel elektita. En 2010 li reelektiĝis kiel prezidanto kaj oficis ĝis 2013.

Verkoj

  • Nomi kaj karakterizi (En: De A al B ; fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de D-ro André Albault, 1923 - 14 majo - 1998 / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p. 75 - 82)
  • Facila lingveto, peza lingvego, ĉu? (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p. 83 - 94)
  • Degree words in Esperanto and categories in universal grammar (En: Interlinguistics : aspects of the science of planned languages / Hrsg.: Schubert, Klaus ; p.[231] - 247 : bibliogr. p. 246 - 247)
  • Adverboj en Esperanto (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 años...] ; p.[119] - 130)
  • Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (Pune: Dashgupta, [1987]. - [28] p. : bibliogr. p. 28) Dashgupta, Probal:
  • Culture, sharing and language (En: Rights to language: equity, power and education : celebrating the 60th birthday of Tove Skutnabb-Kangas / Hrsg.: Phillipson, Robert ; p.[49] - 51)¨Dashgupta, Probal:
  • Kategorioj, la fleksio, la lingvistiko, kaj radikoj en Esperanto (En: Centjara Esperanto : jubilea libro de Akademianoj ; p. 63 - 75)
  • La toleremo kaj aliaj artoj (En: Lingva arto : jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton / Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p. 40 - 49)
  • Toward a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (En: Esperanto, interlinguistics and planned language / Hrsg.: Tonkin, Humphrey ; p.[140] - 171 : bibliogr. p. 169 - 171)
  • La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, En: Esperanto: the solution to our language problems : studies and articles on language problems, the right to communicate and the international language (1959-1981) / Hrsg.: Eichholz, Rüdiger ; p. 298 - 361 : ilustr.)
  • The otherness of English: India's auntie tongue syndrome: New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage, 1993. (ISBN 978-0803994560)
  • Explorations in Indian Sociolinguistics, Rajendra Singh, Probal Dasgupta, Jayant K. Lele. New Delhi, Sage, 1995, 258 p., (ISBN 978-0803992382)
  • After Etymology, 2000
  • Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, New York: Mondial, 2011. (ISBN 1595692142) (ISBN 978-1595692146)
  • Probal Daŝgupto, Flugilhava ŝtono: la poezio de Jiří Karen, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial. ISBN 9781595692771, ISSN 1937-3325. pp. 108-120.

Resumoj kaj referencoj

Legeblaj en la interreto

Tradukoj

Aliaj

Kontribuis al BA1.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Probal Dasgupta » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke Lia sinprezento ĉe Nitobe greke Artikolo pri lia elekto ĉe raporto.info greke LiberaFolio.org: artikolo "Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA" (la 7-an de aŭgusto 2007) greke LiberaFolio.org: artikolo "Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn" (la 16-an de aŭgusto 2010)

Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Renato Corsetti20072013Mark Fettes