Probo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Probo
Persona informo
Marcus Aurelius Probus
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 232 (0232-08-09)
en Sirmium
Morto 30-an de novembro 281 (0281-11-30) (49-jaraĝa)
en Sirmium
Mortis pro hommortigo vd
Religio Romia religio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Gefratoj Claudia vd
Infanoj Adriano de Nikomedio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Probo (Marcus Aurelius PROBUS), (n. 232? m. 282), romia imperiestro (276 - 282) estis civitano de Sirmium en Panonio, nuntempe Sremska Mitrovica en Serbio kaj Montenegro.

Monero de la Imperiestro Probo, ĉirkaŭ 280, kun la Sol Invictus sur kvadrigo, kaj la moto SOLI INVICTO, "al la nevenkebla suno". La Imperiestro (maldekstre) uzas sunan kronon.

Enoficiĝo[redakti | redakti fonton]

Junaĝe li varbiĝis en la armeo, kie li distingiĝis sub la imperiestroj Valeriano, Tacito kaj Aŭreliano. Tacito enoficigis lin kiel guberniestro de la Orienta Imperio, post kies morto Probo estis proklamata lian sukcedanton de siaj soldatoj. Floriano, kiu sukcedis sian duonfratron Taciton, kampanjis kontraŭ Probo apud Tarso, Turkio, sed evitante batalo kun la pli multnombraj trupoj de Floriano, Probo lasis la orientan varmegon venki ilin. Timante malvenko, siaj propraj homoj murdis Florianon, kaj transiĝis ilian subtenon al Probo. Probo revenis al Romo, kie la Senato ĝoje ratifis la elekton de la armeo.

Regnado[redakti | redakti fonton]

La regnado de Probo pasis ĉefe sukcese militante por reestabli la sekurecon de ĉiuj siaj landlimoj. La plej grava de ĉi tiuj militoj estis la forigo de la frankaj invadintoj el Gaŭlio. En 279, dezirante rekonkeri Mezopotamion, Probo marŝis al Persio, sed anstataŭ militi, li finaranĝis pactraktado kun la persioj.

Uzurpantoj[redakti | redakti fonton]

Survoje al Persio, (279), la imperiestro marŝis kontraŭ la uzurpinto Saturninus, maŭra guberniestro de Sirio. Revenante al la okcidento, Probo venkis la mem-proklamintajn imperiestrojn Proculus kaj Bonosus, komandantojn de Gaŭlio kaj Ĝermanio (280).

Murdo[redakti | redakti fonton]

Post la triomfo (romia venkfesto) de Probo en Romo (281), li revenis al Smirmium ĉe la Danubo, esperante prepari kampanjon kontraŭ la persioj. Dume, la armeo ne estis feliĉa: pactempe, Probo laboriĝis siajn soldatojn. Li devis dreni marĉojn, konstrui templojn, pontojn kaj defendojn, eĉ planti vinberejojn. Kompreneble, ĉi tio tute ne plaĉis al ili. Pli malbone, Probo mortige eraris, deklarante ke, poste, multaj legioj estus disfondota. La armeoj de Raetia kaj Noricum proklamis Marcus Aurelius CARUS (Karon) kiel imperiestro en 282. Probo, sciiĝante la novaĵojn, tuj sendis kontraŭ Karo trupojn, kiuj transigis sian lojaleco al li. La trupoj de Probus ankaŭ decidis subteni Karon, kaj Probo, siavice, estis murdata de siaj propraj homoj, apud sia naskloko Smirmium en septembro 282.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭeulo:
Floriano (276)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Karo (282 - 283)