Procento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Procento (aŭ elcento) estas unuo uzata por esprimi proporciojn; unu procento korespondas al la proporcio 1:100 (unu centono).

En Esperanto regas malunueco de la lingva uzo: Multaj opinias pli logike uzi la vorton elcento (aŭ pocentocentono), sed procento restas la plej multe uzata varianto. Tiuj, kiuj preferas la vorton elcento, tamen ofte permesas, ke procento estu daŭre uzata kun financa signifo (por interezo). La esprimo elcento jam estas uzata sufiĉe multe, dum pocento estas malmulte uzata; centono estas plej ofte uzata laŭ simila maniero kiel duono, triono, do ne vere kiel la vorto procento.

Financa uzo

Finance procento estas la profito produktata de monsumo pruntita aŭ ŝuldata.

La procentego estas procento pli granda ol la leĝa, kutima (uzuro).

Vidu ankaŭ