Procesa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Procesa distrikto estas nomo de administra unuo en Hungara reĝlando (mallongtempe post tio ankaŭ en Ĉeĥoslovakio), el kiu konsistis ĵupoj/departementoj.

Ili estis kreitaj komence de la 15-a jarcento kun celo simpligi administrativon. Dekomence ĉiu departemento/ĵupo estis dividita en kvar procesajn distriktojn, pli poste ilia nombro ŝanĝiĝis, iuj departementoj havis nur du distriktojn, aliaj eĉ kvin. Nombro de la procesaj distriktoj ascendis de la 18-a jarcento.

Ĉiu distrikto plu dividiĝis en cirkvitojn — circuli, kiuj estis kutime 2-6.

Reprezentanto de la procesa distrikto estis la tiel nomata procesisto.