Kverka procesio-papilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Procesio-papilio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kverka procesio-papilio
Raŭpoj en nesto sur kverka trunko
Raŭpoj en nesto sur kverka trunko
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Artropodoj (Arthropoda)
Klaso: Insektoj (Insecta)
Ordo: Papilioj (Lepidoptera)
Familio: Procesio-papilioj (Thaumetopoeidae)
Genro: Thaumetopoea
Specio: T. processionea
Thaumetopoea processionea
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kverka procesio-papilio (Thaumetopoea processionea L.) estas damaĝa palearkta insekto, apartenanta al la noktopapilioj el la familio Notodontidae de la superfamilio Noktuoedoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ina insekto estas bruna-griza, sur la flugiloj troviĝas du transversaj strioj, el kiuj la interna estas pli larĝa ol la ekstera; la anteno estas duoble segita. La korpolongo estas ĉ. 1,5 cm, la larĝo kun etenditaj flugiloj estas 3-3,7 cm.

La masklo estas pli malgranda kaj troviĝas tri transversaj strioj sur la flugilo, kies bazo estas blanka. Ĝi longas 0,9 cm, kun la etenditaj flugiloj larĝas 3,1 cm. La raŭpo havas 16 piedojn, ruĝ-grizan koloron kun nigra strio surdorse. Sur ĉiu korposegmento troviĝas 10 ruĝbrunaj verukoj, el kiuj fontas longa kaj blanka hararo. La pupo ripozas en kokono kaj ariĝas sur unu loko.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda malamiko de la falfoliaj arboj kaj ordinare aperas fine de aŭgusto kaj en septembro, kiam la femalo nokte flugante fekundiĝas kaj la ovojn demetas sur arboŝeloj de malpli junaj kverkobranĉoj aŭ en ties fendojn, faltaĵojn. Unu femalo demetas 150-200 ovojn, kiuj restas en aro kaj la raŭpeto eloviĝas nur sekvamaje.

La raŭpoj vivas grupe, ili kaŝas sin dumtage kaj nokte grupe migras al laŭbovorado. Tiu migrado (de kie venas la nomo) komenciĝas ĉe eknoktiĝo: la raŭpoj ekas en longa vico. la vicon gvidas unu raŭpo, sekvas ĝin unu-du, poste 3-7 raŭpoj migras al la arbokrono aŭ al najbara arbo.

Se la raŭpoj estas pli grandaj, ili havas propran neston, kien ili revenas post la foliovorado. Tiu nesto estas tre granda, ofte longas 30–40 cm kaj larĝas 20–30 cm, dekstere kovrita per araneaĵa plektaĵo, deĵetita haŭto kaj raŭpa ekskrementoj.

En julio, la raŭpoj pupiĝas kaj la pupoj restas en la sama nesto, kie la raŭpoj ripozis.

La raŭpo gravas ne nur pro la supre menciitaj, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi havas brulharon, kiu povas kaŭzi malagrablan haŭtajn erupciojn, sed se la brulharo eniras la okulon aŭ alian "molan" parton de la homo, besto, ĝi kaŭzas inflamon.

Dum elhaŭtiĝo kaj pupiĝo - kiam la raŭpo deĵetas la haŭton kaj tiel la brulharojn - estas tre danĝera viziti ties vivlokojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]