Procesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Procesio
Procesio en Salto, Argentino

Procesio estas ceremonia marŝado de klerikaro kaj popolo, kantantaj himnojn, okaze de religia festo.

Multaj religioj faras procesiojn. La procesio de diino Iŝtar estis fama en Babilono, la ŝijaisma procesio, ekzemple, malpermesata dum la tempo diktatoreca de la eksprezidento Saddam Hussein, estas unu el la ĉefaj religiaj manifestacioj de la irakaj ŝijitoj. En la plej fama procesia festo en kristanaj landoj, la festo de la Corpus Domini (aŭ Corpus Christi), la Katolika Eklezio simbole akompanas Jesuon al la Olivarba Monto. En Hungario la plej granda procesio okazas en la 20-an de aŭgusto ĉe Baziliko de Sankta Stefano.



procesio-papilio