Procezo Hall-Héroult

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La procezo Hall-Héroult estas la ĉefa procezo por obteni aluminion, kaj nuntempe la nura uzata industrie.

En ĉi tiu procezo la alumino (Al2O3) solviĝas ene de elektroliza kuvo interne tegita de karbo. Ĉi tiu kuvo entenas, krom aluminon, krioliton, kiu funkcias kiel solvilo dum la procezo. La kuvo funkcias kiel katodo, kaj kiel anodoj ofte estas uzataj elektrodoj de Soldberg. La kemia reakcio de la procezo estas la jena:

2 Al2O3 + 3 C → 4 Al + 3 CO2

La alumino malkombiniĝas en aluminion kaj molekulan oksigenon. Pro tio ke la aluminio estas malpli densa ol kriolito, ĝi kolektiĝas en la suba parto de kuvo. Tiamaniere la kriolito protektas la aluminion de la oksidigo. La oksigeno kolektiĝas en la anodoj kaj brulas kune kun la karbo, estigante CO2.