Produkto (ekonomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Produkto estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj.

La ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :

  • Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
  • Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto.

Nacia/enlanda produkto

MNP = MEP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.)

Specoj de produktoj

Oni distingas en la ekonomiko laŭ la uzo de la produktoj

Nedaŭremaj produktoj

estas produktoj, kiuj ne daŭras longe sen difektiĝo kaj kiujn oni kutime povas uzi nur unufoje, male al daŭremaj produktoj. [1]

Duonprodukto

Duonprodutko en ekonomio estas io produktita sed servonta kiel kruda materialo aŭ ero de plua finprodukto. Ekzempleen aŭtofabriko la aŭta motoro estas duonprodukto, la aŭto mem la finprodukto.[2]


Referencoj

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
  2. Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)



Referencoj



Vidu ankaŭ