Profesia etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Profesia etiko – kiun iuj ankaŭ nomas deontologio – estas la moralaj normoj sekvendaj en plenumado de la koncerna profesio. Necesas distingi ĝin de la etika aŭ deontologia taksado de laboro ĝenerale (labora etiko).

Profesia etiko aparte gravas en metioj, kiuj rilatas al la homo kaj ties bonfarto, ekz-e por kuracistoj, instruistoj, ĵurnalistoj k. a.