Profunda psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sigmund Freud (1856 - 1939) konsideriĝas kiel fondinto de la profunda psikologio

Profunda psikologio estas kategoria termino por psikologiaj kaj psikoterapiaj skoloj, kiuj atribuas al nekonsciaj psikaj procezoj centran rolon por la klarigo de homa konduto kaj percepto. Aparte konataj skoloj de profunda psikologio estas la psikoanalizo difinita de Sigmund Freud, la analiza psikologio de lia disĉiplo Carl Gustav Jung kaj la individua psikologio de Alfred Adler.

La centra koncepto de la profunda psikologio estas, ke "sub la surfaco" de la homa konscio en la "profundaj tavoloj" de la psiko okazas pliaj, nekonsciaj procezoj kaj ke tiuj procezoj havas signifan efikon al la konscia emociaro kaj pensado. Tiu koncepto jam antaŭ la tempo de Sigmund Freud havis anojn, ekzemple en la filozofio la verkistojn Arthur Schopenhauer kaj Friedrich Nietzsche, aŭ en la literaturo de la romantiko. Sigmund Freud estis la unua, kiu sisteme esploris la homan psikon laŭ tiu hipotezo kaj el siaj trovoj tiris ampleksajn konkludojn pri la funkcio de la homa psiko.

La vorto profunda psikologio – en la germana lingvo Tiefenpsychologie – enkondukiĝis fare de Eugen Bleuler. Sigmund Freud uzis la terminon ekde 1913, por diferencigi inter la psikoanalizo kaj la tiutempe en la akademia psikologio rega konceptaro de "konsciopsikologio" (germane "Bewusstseinspsychologie"). Krom la psikoanaliza skolo de Sigmund Freud ties disĉiploj Carl Gustav Jung kaj Alfred Adler fondis proprajn skolojn de profunda psikologio: la analiza psikologio (Jung) kaj la individua psikologio (Adler).

Ĉiuj skoloj de la profunda psikologio konkinkatas, ke la konscia percepto kaj konduto baziĝas sur procezoj de la regoligo de instinktoj kaj prilaboro de konfliktoj, kiuj okatas en la "profundo" de la homa psiko. La signifaj psikaj procezoj kompreniĝas kiel "interludo de fortoj" (psikodinamiko), kies bazo estas instinkoj kaj pliaj motivigaj procezoj, kiuj al la homa psiko donas specifan energion. Freud aparte akcentis la seksan instinkton kiel grava kaj nomis la koncernan instinktan energion libido. Tiun akcenton de seksaj instinktoj kiel aparte grava malakceptis Jung kaj Adler. Por Jung nespecifa instinkta energio, por Adler la strebo pri potenco staris en la centro de la psikaj energioj.

Vidu ankaŭ la artikolojn pri[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]