Programo Salut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Salut (Салют) estas serio de sovetaj kosmostacioj, konstruitaj en 70-aj kaj 80-aj jaroj. Konstruo de la stacio estis relative simpla - ili konsistis el sola modulo, levigitaj en orbiton per unu kosmoŝipo. Programo estis konata ankaŭ kiel DOS (ruse Долговременные орбитальные станции; esperante Longatempaj orbitstacioj).

Sub la nomo Salut estis senditaj du tipoj de kosmostacidomoj: civilaj Zarja (ruse Заря) kaj armeaj Almaz (ruse Алмаз).

Salut 1 (DOS 1) - unua orbita stacio en historio, leviĝita en orbiton en 19-a de aprilo 1971. Unua teamo, kiu alvenis per kosmoŝipo Sojuz 10, ne sukcesis eniri pro averio de enira meĥanizo (doka meĥanizo). Dua teamo, kiu alvenis per kosmoŝipo Sojuz 11, ĉeestis en Salut 1 23 tagoj. Bedaŭrinde averio de sistemo de egaligado de premo en revena vojo kaŭzis morton de ĉiuj tri kosmonaŭtoj. Orbita stacio eniris en atmosferon de Tero en 11-a de oktobro 1971.

Salut 2 (Almaz 1), leviĝita en orbiton en 3-a de aprilo 1973 estis fakte prototipo strikte sekreta kosmostacio Almaz - nomo Salut estis donita por kaŝi ĝian veran uzon. Malgraŭ sukcesa starto, post du tagoj en orbito stacio sen teamo komencis perdi premon kaj komencis flugi senkontrole. Kaŭo de averio estis probable kolizio kun ero de lasta grado de raketo Proton, kiu eksplodis tuj post leviĝado de stacio en orbito.

Stacio Salut markita per DOS 3 de kiu prenis nomon stacio Almaz, leviĝis en orbiton 11-a de majo 1973, tri tagoj antaŭ starto de la usonana stacio Skylab. Eraro de programo de stacio kaŭzis, kiam stacio estis senkontrola, ekfunkciadon de korektantaj raketoj kiuj funkcias ĝis foruzo de brulmaterialo. Ĉar stacio estis jam en orbito kaj estis malkovrita per radaroj, tiam registaro anoncis ke ĝi estas satelito kun la nomo Kosmos 557. Stacio brulis en atmosfero semajnon post de la starto.

Salut 3 (Almaz 2), leviĝita en orbiton en 25-a de junio 1974. Ĝi estis ankaŭ parto de la armea programo Almaz. Stacio estis uzita por provoj de mezuriloj kaj filmiloj. En 24-a de januaro 1975 okazis provoj de pafilo NR-23 je kalibro 23 mm (kelkaj fontoj donas informojn ke estis pafilo NR-30 je kalibro 30 mm) Rezultoj de provoj estis pozitivaj. Dum provoj oni detruis sateliton - celon de distanco inter 500 kaj 3000 m. En la stacio estis nur unu el tri planitaj teamoj, kiu estis transportita per Sojuz 14.

Salut 4 (DOS 4), leviĝita en robiton en 26-a de decembro 1974. Ĝi estis vera kopio de stacio DOS 3, sed kontraŭ de ĝi ĉiuj misioj sukcesis. Tri teamoj estis en la stacio, kiuj estis leviĝitaj per Sojuz 17, 18 kaj 21. Unu el teamoj estis 63 tagoj.

Salut 5 (Almaz 3), leviĝita 22-a de junio 1976. Ĝi estis tria kaj lasta stacio de porgramo Almaz. Vizitis ĝin du teamoj, kiuj alvenis per Sojuz 21 kaj per Sojuz 24.

Salut 6 (DOS 5), leviĝata 29-a de septembro 1977, malgraŭ ekstera simileco al antaŭaj stacioj, ĝi estis fakte tre progresa projekto. Ĝi estis ekipita en dua doko, danke tiu, al stacio povis senprobleme alveni senteamaj kosmoŝipoj Progress, liverante brulmaterialo kaj ekipaĵoj. Stacio vizitis 5 longtempajn kaj 11 mallongtempaj teamojn en tiu kosmonaŭtoj de Ŝtatoj de Varsovia Kontrakto pro programo Interkosmos. Unua teamo en stacio ĉeestis rekorda tempo (96 tagoj). Plej longa tempo de ĉeestado en salut 6 estas 185 tagoj. Post fino de teama vizitoj oni provis dokado de peza modulo TKS, kiu estis prilaborita baze de neuzitaj elementoj de Almaz.

Salut 7 (DOS 6), leviĝata 19-a de aprilo 1982, tre simila al Salut 6. Vizitis ĝin 6 longtempaj teamoj kaj 4 mallongtempaj. Krom eksperimentoj en stacio, oni uzis ĝin por porovado de nova sistemo de dokado por peza moduloj Kosmos. Tiuj provoj estis bezonata por konstruado de modula kosmostacio Mir

Modelo de kosmostacio Salut 7 kun du kosmoŝipoj