Programo de Gotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Programo de Gotha (germane: Gothaer Programm) estis en 1875 akceptita partifondiĝa programo de la germana socialdemokratia movado. La partitago okazis en la gastejo Tivoli.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kongreso en Gotha inter la 22-a kaj la 27-a de majo 1875 oni unuigis la de Wilhelm Liebknecht kaj August Bebel en 1869 en Eisenach establitan Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) kaj la de Ferdinand Lassalle en 1863 en Lepsiko establitan Allgemeine Deutsche Arbeiterverein (ADAV). Rezulto estis la Sozialistische Arbeiterpartei (SAP).

Detaloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi programo la du ĉefaj tendencoj de la germana laborista movado paciĝis kompromise inter teorio marksisma kaj reformema praktikindeco. Plej gravaj celoj estis la libera ŝtato kaj la socialisma socio; la frakaso de la fera salajrosistemo per forigo de la ekzistanta sistemo pri salajrita laboro; la neebligo de ia ajn ekspluatado; la forpelo de sociala kaj politika neegalecoj.

Laŭ la ideoj de la reformen kaj ŝtatsocialismen orientitaj Lassalle-anoj oni rezignis pri revoluciaj klasbataloj kaj estis kontenta atingi la celojn en la kadro de la apliko de leĝoj laŭ la tiutempa realigebleco ensocia (ekzemplo: la restrikto de la labordaŭro je 8 horoj potage)

Klarvido malgraŭ kritikoj[redakti | redakti fonton]

Karl Marx kaj Friedrich Engels kritikegis tian kompromisan karakteron en sia pamfleto Kritik des Gothaer Programms (1875). Sed tial ke la socialdemokratoj de post la Gotha-programo ekaspiris gajni la plejmulton da voĉdonoj dum elekto per klerigo de la popolo kaj demokratiigo de la ŝtato, ilia partio rapide kreskis kaj ekgravis.

Pro la pligrandiĝinta influo en la Reichstag-parlamento (en 1877 oni jam posedis 12 mandatojn = 9,1 %) kanceliero Otto von Bismarck aprobis la t.n. Kontraŭsocialismajn leĝojn (Sozialistengesetz). Post la abolicio en 1890 la partio fondis sin denove sub la nomo Sozialdemokratische Partei Deutschlands (SPD) kaj akceptis en 1891 la Programon de Erfurto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Marx: Kritik des Gothaer Programms (1875), 4-a eldono, Dietz Verlag, Berlin 1986, ISBN 3-320-00278-3 (Represaĵo de la berlina eldono de 1946)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]