Progresema ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Progresiva Ĵazo estas ŝajna ĵazstilo de la malfruaj 1940-aj kaj fruaj 1950-aj jaroj. Ĉi tiun etiketon unuafoje Stan Kenton gluis sur sian muzikon, por priskribi aspektojn de sia propra verkado. Je tio li povis apogi sin aparte sur Pete Rugolo, Robert Graettinger, Chico O’Farrill aŭ Franklyn Marks kun iliaj komponaĵoj kaj grandorkestraj aranĝaĵoj „kun amasigita abundo de grandiozaj akordoj kaj sonamasoj tavoligitaj unu sur la aliaj“[1] por sia bandego.

La etikedon „progresema ĵazo“ poste recenzistoj kaj fervoruloj parte ankaŭ uzis por la muzikoj de Dave Brubeck, de Modern Jazz Quartet kaj por evoluoj de malpasia ĵazo kaj de tria fluo. „Progresema“ ĉi-rilate signifis komprenon de muziko, kiu baziĝis sur certaj atingaĵoj de la klasikmuziko, aparte sur tiuj de la malfruromantikismo kaj ĝiaj harmoniaj plivastigoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.E. Berendt, Das Jazzbuch. Frankfurto ĉ.M. 1972, p. 307

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andre Asriel: Jazz - Analysen und Aspekte. Berlino 1966 (4-a priverkita kaj pliampleksigita eldono 1985)
  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestly, Charles Alexander, Roger Bardon kaj Gracie Cole: The Rough Guide to Jazz. Rough Guides, 2004. ISBN 1-84353-256-5