Progress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosmoŝipo Progress
Priskribo
Funkcio: Provizi la Internacian Kosmostacion, dekomence uzata por provizi la rusajn kosmostaciojn.
Ŝipanaro: ne homporta
Dimensioj
Alto: 7.23 m
Diametro: 2.72 m
Volumeno: 7.6 m3

Progress (ruse Прогресс = progreso) estas aŭtomata rusia kosmoŝipo ĉefe planita por provizi kosmostaciojn je nutraĵoj kaj alia kargoj.

En la 1970-aj jaroj Progress servis la staciojn de serio Saljut, poste la rusan stacion Mir kaj la Internacian Kosmostacion.

Progress ne estas kapabla surteriĝi. Plenuminte sian taskon ĝi malaltigas sian orbiton por fine forbruli en la atmosfero. Ĉe tio ĝi povas kunporti rubaĵon el la provizita (kaj malprovizita) stacio.

Desegno[redakti | redakti fonton]

La kosmoŝipo Progress estas tre simila al kosmoŝipo Sojuz, kaj kiel tiu, ĝi konsistas el tri partoj:

  • Ŝarĝomodulo
  • Fuelokupeo
  • Propulsia modulo

La unua kaj la tria moduloj estas tre similaj al tiuj de la Sojuz, dum la dua estas tute diferenca.

Ŝarĝomodulo[redakti | redakti fonton]

La Ŝarĝomodulo (ruse Gruzovói Otsek, GO) troviĝas en la antaŭa parto de la kosmoŝipo kaj similas al la Orbita Modulo de la kosmoŝipo Sojuz, sed estas uzata por porti nutraĵojn, vestaĵojn kaj diversajn ekipaĵojn. Ankaŭ havas aŭtomatan kuplo-sistemon.

Fuelokupeo[redakti | redakti fonton]

La Fuelokupeo (ruse Otsek Komponentov Dozapravki, OKD) troviĝas en la meza parto de la kosmoŝipo kaj estas tute diferenca de tiu de la Sojuz. Ĝi portas la brulaĵojn bezonatajn por la Internacia Kosmostacio.

Propulsia Modulo[redakti | redakti fonton]

La Propulsia Modulo (ruse Priborno-agregatnii otsek, PAO) troviĝas en la malantaŭa parto de la kosmoŝipo kaj, kiel tiu de la Sojuz, portas la orbitan motoron.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Estis multaj malgrandaj ŝanĝoj inter la diversaj flugoj, sed la gravaj plibonigadoj evidentiĝas per la ŝanĝo de la nomo.

Progress (1978-1990)[redakti | redakti fonton]

Oni konstruis 42 kosmoŝipojn Progress laŭ la unua desegno bazita en la kosmoŝipo Soyuz 7K-T. Inter 1978 kaj 1990 ili estis uzataj kun la kosmostacioj Saljut 6, Saljut 7 kaj Mir.

  • Maso: 7 020-7 249 kg
  • Maso de ŝarĝo (Progress 1-24): ~2 300 kg
  • Maso de ŝarĝo (Progress 24-42): ~2 500 kg
  • Longo: 7,94 m
  • Diametro de ŝarĝomodulo: 2,2 m
  • Maksimuma diametro: 2,7 m
  • Volumeno de ŝarĝomodulo: 6,6 m3

Progress M (1989-...)[redakti | redakti fonton]

Bazita en la kosmoŝipoj Sojuz T kaj Sojuz TM, estas tre simila al Progress. Krom porti 100 kg pli ol la unu desegno (Progress), la plej gravaj ŝanĝoj estas la aldono de sunpaneloj kaj la kapablo revenigi aĵojn al la Tero. Oni faras tion per la kapsulo Raduga, kiu povas porti ĝis 150 kg.

La unuaj 43 flugoj iris al Mir, kaj nun estas uzata por provizi la Internacian Kosmostacion.

  • Maso: 7 130 kg
  • Maso de ŝarĝo: 2 600 kg
  • Longo: 7,23 m
  • Enverguro de sunpaneloj: 10,6 m
  • Diametro de ŝarĝomodulo: 2,2 m
  • Maksimuma diametro: 2,72 m
  • Volumeno de ŝarĝomodulo: 7,6 m3

Progress M1 (2000-...)[redakti | redakti fonton]

Estas variaĵo kapabla porti pli da brulaĵo (sed entute malpli da kargo) al la kosmostacioj

  • Maso: 7 150 kg
  • Maso de ŝarĝo: 2 230 kg