Project Chanology

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La interreta grupo nomata "Anonymous" organizis protestojn ekster Scientologia konstruaĵoj en urboj en la tuta mondo en februaro kaj marto 2008.[1]

Project Chanology (el la angla, en Esperanto: Projekto Ĉanologio), alinome Operation Chanology (esperante: "Operaco Ĉanologio"), estas protesto kontraŭ la Eklezio de Scientologio de la interreta grupo, "Anonymous" ("anomimaj"). La termino "Project Chanology" ankaŭ signifas retpaĝon de la sama nomo, uzatan de la grupo por kroniki aktualajn kaj planitajn agojn de la grupo, kiu diras, ke ili estas "ĉiu kaj ĉie", kaj "sen gvidantoj". La projekto estas kreita responde al penoj de la Eklezio de Scientologio forigi materialon de ekskluziva intervjuo kun Scientologiano Tom Cruise el la interreto en januaro 2008.

"Mesaĝo al Scientologio", January 21, 2008

La projekto publike komenciĝis kiel video, kiu estis afiŝita al YouTube, "Message to Scientology" ("Mesaĝo al Scientologio"), la 21-an de januaro, 2008. La video deklaris, ke grupo Anonymous rigardas la agojn de Scientologio kiel interretan cenzuradon, kaj asertis la intencon de la grupo: "forpeli la eklezion el la interreto". Sekvis tion distribuaj servoneadaj atakoj, kaj post nelonge, "nigraj faksoj", penolaĵaj telefonvokoj, kaj aliaj agoj cele de interrompi la entreprenon de la Eklezio de Scientologio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. L.A. takes part in Scientology protests, Los Angeles Times, February 11, 2008.