Projekto por LUG-Esperanto
El Vikipedio
Tux kun la verda flago.
LUG-Esperanto (Linuks-Uzantoj-Grupo) estas projekto por krei oficialan fakasocion pri Linukso kaj Esperanto. En la mondo ekzistas multaj asocioj pri GNU/Linukso kaj liberaj programaroj. Ĉi-tiu asocio estas oficiale en la lingvo "esperanto". Ekzistas jam multaj esperantistoj, kiuj laboras por traduki linuksaĵojn en esperanton. Oni povas trovi multege da TTT-paĝoj pri linukso en esperanto, sed nun havante oficialan asocion oni povas ricevi donacojn, subvenciojn, financi projektojn, ktp.
Enhavo |
[redakti] Celoj
- unuigi la esperantistojn, uzantojn de la operaciuma sistemo GNU/Linukso kaj liberaj programoj.
- krei efikan portalon aŭ TTT-paĝojn pri la temo.
- disvastigi Linukson ĉe la esperantistoj.
- konvinki esperantistojn uzi Linukson kaj liberajn programojn.
- organizi renkontiĝojn dum esperanto-aranĝoj aŭ linuksaj renkontiĝoj.
- havi skipon, kiu helpas al membroj solvi problemojn (ekz.: uzado de ekzistanta presilo).
- organizi Premion dum UK por la plej bona tradukado, kreado de programo aŭ projekto.
- kunlabori kun UEA kaj aliaj asocioj.
- trovi komercan partneron por aĉeti malmultekoste inkojn, akcesoraĵojn kaj komputilojn.
- projektoj: ekzemple aldoni voĉon, paroladon al programo "OpenOffice.org" en esperanto.
[redakti] Aliĝo
- La aliĝo estos senpaga, oni devos nur plenigi aliĝilon kaj sendi al la asocio per letero. Kompreneble donacoj estas bonvenaj.
[redakti] La Projekto
Por kune agi skribu ĉi-tie.
- Lanĉo de la projekto (finita): http://www.promesobanko.com/linukso
- Dissendolisto ĉe : http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro/
Post oficialigo de la asocio kun almenaŭ 10 membroj, okazos subskribo de la Statutoj de la Asocio
- Unua renkontiĝo : Lundo 31/07/2006 UK Florenco ĉambro nro 6 "Palazzo dei Congressi" - Pasis la referataĵo estas trovebla je la ligilo supre.
- Dua renkontiĝo : Ankoraŭ ne planita.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Linukso kaj Esperanto -nuntempe
- Listo de liberaj programaroj
- Esperantigitaj programoj, interalie:
- Enlightenment E17 fenestradministrilo, BSD, tradukita.
- Gajim jabber-tujmesaĝilo, GPL, tradukita.
- GNOME, Malnova projekto de esperantigo de Gnomo, Nova kaj aktiva gnome-tradukado
- KDE, Projekto de esperantigo de KDE
- Xfce, traduko de Xfce4 - duon finita | Vikio de tradukantoj de Xfce4 | Statistiko
- Fajrofokso, Mozilla, Tradukanto: ? nefinita, Eduardo Trápani ĉesis?
- OpenOffice.org - Oficeja programaro baldaŭ en esperanto
- Plone, GPL, tradukata de Jan Ulrich Hasecke kaj la teamo Saluton!
- OpenTTD, informoj pri instalado troveblas ĉi tie - traduko farita kaj daŭre subtenata de LaPingvino
- Operaciumoj:
- Kelkaj konsiloj pri Linukso de Bertilo W.
- Internacia Televido kaj Linukso
- Franclingva prelego titolita "Linux : l'espéranto de l'informatique. Espéranto : le Linux des langues", farita de Tim Morley ĉe la Rencontre Mondiale du Logiciel Libre 2005, en Diĵono, Francio. [Atentu: 190Mb-a elŝuto.]
[redakti] Ekstera ligiloj
http://liberaprogramaro.net/ Oficiala retejo

