Proklamo de Voss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Proklamo de Voss[1] estas dokumento akceptita de la 25-a konferenco de ILEI en 1991 en Voss, Norvegio (Vd le paragrafon "Eksteraj ligiloj").

Ĝi publikiĝis unue en Internacia Pedagogia Revuo 3/1991 kun la sekvaj enkondukaj vortoj:

La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) akceptis (...) dokumenton por kontribui al la strategiaj debatoj en la Movado. Por loki ĝin historie, memoru la Deklaracion de Tireso (Svedio), 1969, kaj la Manifeston de Raŭmo (Finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, ŝajnis oportune rekonsideri ilin. Nia rezulto nek celas lanĉi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antaŭaj dokumentoj kune kun taŭga sinteno por instruistoj.


Proklamo de Voss (1991)[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo "Esperanto" de oktobro 1991 (paĝoj 187-189)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]