Prokurilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputilaj retoj, prokurilo (aŭ prokura servilo, anglalingve: proxy server) estas speco de servilo kiu respondas al la petoj de siaj klientoj per petoj al aliaj serviloj. Por HTTP peto-respondo, prokurilo plej kutime situas kaj agas jene:

  1. Unue kliento konektiĝas al prokura servilo petante (per retadreso kaj retkapoj plus retkorpo) dosieron, retpaĝon aŭ alian aĵon (risurcon) disponigitan de alia servilo.
  2. Poste tiu prokura servilo provizas la klienton per konekto al la celata servilo, aŭ agas samtempe kiel kliento kaj servilo repetante la risuron. Se la prokurilo estas ne kluza sed modifa, ĝi povas modifi la peton.
  3. Ĉe la fino de ĉeno de serviloj estas la "enhava servilo" kun la ĉefa enhavo mem.
  4. Fine se la prokurilo estas ne kluza sed modifa, ĝi povas modifi la respondon, ekzemple bloki viruson, kompaktigi paĝon, enmeti reklamojn, tradukumi markolingvon, traduki lingvon.

Prokurilo tralasanta senŝanĝe ĉiujn petojn kaj respondojn estas nomata kluza prokurilo, prokura kluzo, aŭ simple kluzo. Oni diras la prokurilo "kluzas" la koncernan peton aŭ respondon kiam ĝi tralasas ĝin senŝanĝe. Ĝenerala prokurilo, jen kluzas la peton aŭ respondon, jen modifas la peton aŭ respondon.

Bilde estas kiel:

retumilo <--> prokurilo <--> prokurilo <--> retservilo

Pli ĝenerale:

kliento <--> prokura servilo <--> prokura servilo <--> enhava servilo

Ekzemplo:

poŝtelefono <--(XHTML MP)--> prokurilo (tradukanta la markolingvon) <--(HTML)--> retservilo