Proleta Filma Ligo de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de Prokino

La Proleta Filma Ligo de Japanio (日本プロレタリア映画同盟 Nihon Puroretaria Eiga Dōmei?) estis maldekstra, mallongviva filma organizo, konata kiel Prokino. Ĝi estis aktiva en la malfruaj 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj en Japanio. Ĝi estis asociita kun la proleta arta movado en Japanio, kaj uzis precipe etŝpurajn filmojn ekz. 16mm-a filmo kaj 9,5mm-a filmo por filmigi demonstradojn kaj vivon de laboristoj kaj prezentante tiujn filmojn en organizitaj eventoj aŭ uzante moveblajn projektajn teamojn, ĉe fabrikoj kaj minejoj. Ĝi ankaŭ publikis propran ĵurnalon. Plimulto de la filmoj estis dokumentajkinoĵurnaloj, sed Prokino faris ankaŭ fikciajn filmojn kaj animaciojn. Elstaraj membroj estis Akira Iwasaki kaj Genjū Sasa, sed menciindaj estas ankaŭ Daisuke Itō, Kenji Mizoguĉi, Ŝigeharu Nakano, Tomojoŝi Murajama, Kijohiko Uŝihara, Kogo Noda, Takiji Kobajaŝi, Soiĉi Oja, Fujuhiko Kitagava, Tokihiko Okada, Macuo Kiŝi, Kijoŝi Miki, Denmei Suzuki, Teppei Kataoka, kaj Ŝigejoŝi Suzuki.

La movadon subpremis la polico helpe de Pacorezerva leĝo, sed multaj iamaj membroj iĝis elstaraj figuroj de la japana dokumenta filma kaj fikcia filma industrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]