Prometeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Prometeo (apartigilo).

Prometeo liverante fajron al la homoj, Heinrich Füger, ĉ. 1817

Prometeo – helene Προμηθεύς, antaŭe pensanta – laŭ greka mitologio estis la kreinto de homo. Li portis la fajron al homaro; por puno, Zeŭso lin alforĝis al roko, kie aglo ĉiutage elŝiras lian hepaton kiu ĉiutage renaskiĝas.

Prometeo estis unu el la Titanoj, giganta raso kiu enloĝis la teron antaŭ la kreado de homo. Dum la batalo inter la dioj kaj la Titanoj, Prometeo, antaŭsciante kio venos kaj estante Titano, unue klopodis helpi sian rason en la batalo. Sed ili ignoris lian konsilon, do li kuniĝis la kaŭzon de Zeŭso, kiu li sciis venkos.

Poste, li kaj lia frato Epimeteo havis la postenon de homfarado, kaj estris la provizadon de homo kaj ĉiu alia besto per la necesaj kapabloj por ilia konservado. Epimeteo entreprenis fari tion, kaj Prometeo kontrolis lian laboron, kiam tio finiĝis. Epimeteo do procedis donaci al la diversaj bestoj kuraĝon, forton, rapidon, saĝon, flugilojn al unu, ungoj al alia, karapacan ŝirmilon al tria, ktp. Sed kiam li venis por provizi homon, kiu superos ĉiujn aliajn bestojn, Epimeteo jam estis tiel malŝparema kun siaj rimedoj ke li povis donaci nenion plu. Perplekse li iris al lia frato Prometeo, kiu, per la helpo de Atena, supreniris al ĉielo, kaj ekbruligis sian torĉon ĉe la ĉaro de la suno, kaj subenportis fajron al homo.

Per tiu donaco, homo estis pli ol egala al ĉiu alia besto. Ĝi ebligis la faradon de armiloj por subjugigi ilin, iloj por kultivi la teron; la varmigadon de loĝejoj por esti kompare sendependa de la klimato; kaj fine la enkondukadon de arto kaj monero, la ilo de interŝanĝo kaj komerco.

Zeŭso sendis al mondo diluvon por purigi la Teron de homaj malbonfaraĵoj. Zeŭso forprenis fajron de homoj kiel puno por ilia malbona konduto. Prometeo, kiu kreis kaj amis homojn, ribelis kontraŭ tio, kaj sekrete forrabis iom da fajro de Olimpo, kiun li kaŝis en tigo de fenkolo, kaj portis ĝin al homo. Zeŭso nokte vidis la teron kovrita kun aroj da lumoj kaj koleregis. Li vokis al Krato kaj Bio] por aresti Prometeon, kaj al Hefesto por kateni lin al montosupro ĉe la bordo de la rivero Oceano forfore de homo. Tien ankaŭ li sendis sian aglon (aŭ vulturon) ĉiun tagon por ronĝi en la hepaton de la malliberulo. La hepato komplete rekreskis ĉiun nokton, ĉar Prometeo estis senmortema. Li sciis sekreton pri la sekureco de Zeŭso, kaj li kriis al ĉielo kaj mokis Zeŭson, dirante ke li neniam malkovros ĝin al li. Zeŭso furiozis, kaj ĵetis fulmosagon al Prometeo, sendante lin al Tartaro.

Post longaj epokoj, Zeŭso finfine decidis liberigi Prometeon interŝanĝe por la informo kiun li ege bezonis. Prometeo diris al li ke kiu ajn estos la sekvonta filo de Temiso superos sian patron. Tio estis grava al Zeŭso, ĉar tiutempe li arde postkuris Temison. Prometeo konsilis lin ne kuŝi kun ŝi, ĉar la filo reĝiĝus en ĉielo, anstataŭante Zeŭson. Zeŭso plenumis sian promeson al li kaj sendis Heraklon por mortigi la aglon kaj lin liberigi de la katenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]