Prometeo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prometeo (apartigilo).
Prometeo
Natura satelito  de Saturno (XVI)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
Prometeo, fotita de Cassini la 26-an de decembro 2009)
satelito de SaturnoPaŝtist-satelitoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XVI[1]
Aliaj nomoj S/1980 S 27 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Prometeo vd
Malkovro
Malkovrinto Stewart A. Collins kaj D. Carlson
Dato de malkovro 31-a de oktobro 1980[1]
Loko de malkovro Usono[1]
Unua superflugo Voyager 1
(25-an de oktobro 1980)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 139 470 km
Discentreco 0,0023
Klinangulo 0° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 0,613 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 119 × 87 × 61 km (ne sfera)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,3 × 1017 kg
0,63 × 103 kg/m3
~0,003 m/s2
~19 m/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~74 K
Albedo
Geometria albedo
0,6
0,6 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 15,5
vdr

Prometeo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, kiu orbitas interne de la saturna ringo F.

Malkovro

Malkovris ĝin Stewart A. Collins kaj D. Carlson, je la mez-oktobro 1980[2] sur fotoj de Voyager 1 faritaj la 25-an de oktobro 1980.

Prometeo altiras materion el la ringo F

Orbito

Prometeo orbitas proksime de la interna rando de la ringo F, kaj estas ties interna paŝtist-satelito. Bildoj senditaj de Cassini montras, ke la gravito de Prometeo kreas ondojn en la ringo F, kaj ke, kiam la luno estas ĉe sia apoapsido (do, plej proksima de la ringo) ĝi altiras materion[3] el la ringo.

La prometea orbito estas perturbata de Pandoro: Observoj de 1995 kaj 1996 montris, ke Prometeo malfruis de 20° for de la loko, kie ĝi estu laŭ kalkuloj de 1981, la orbito de Prometeo estas kaosa, ĉar ĝi estas en orbita resonanco kun Pandoro. Plej gravaj orbitaj ŝanĝoj okazas ĉiuj 6,2 jaroj, kiam la periapsido de Pandoro laŭliniiĝas kun la apoapsido de Prometeo. Tiam la du lunoj proksimiĝas je 1 400 km.

Prometeo estas perturbanto de la orbito de Atlaso, pli malgranda luno ĉe la ekstera rando de la ringo A, al averaĝa distanco de 1 680 km.

Formo

Prometeo estas longforma objekto (119 km × 87 km × 61 km). Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Ĝia surfaco montras kraterojn, valojn, klifojn, kvankam ĝi aspektas malpli kraterhava ol la najbaraj lunoj Pandoro, Epimeteo, Jano.

Nomo

Ĝia maldaŭra nomo estis S/1980 S 27. Oni nomis ĝin laŭ la titano Prometeo, frato de Atlaso kaj Epimeteo

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Prometeo, Pandoro saturnaj lunoj (el "La Naŭ8 planedoj")] (angle) greke Prometeo, interna paŝtisto de la ringo F el "The Planetary Society" (angle) greke Prometeo, el la paĝaro de Jean-Michel (france) greke La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") (france) greke Prometeo kaj Pandoro (el "Projekto Luno") (germane)