Promethidion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prometeo

Promethidion. Rzecz w dwu dialogach z epilogiem- esp. Prometeido. Aĵo en du dialogoj kun epilogo, poemo filozofika de Cyprian Kamil Norwid, skribita en jaroj 1848-1849, eldonita en 1851.

Ĝi estas skribata per dekunu silabordo do laŭ antikva (greka) heksametro. Partita sur du partoj konsistas ankaŭ antaŭparolantaj dediko kaj antaŭparolo, kaj epilogo. Partoj:

  • Bogumił. Dialog, w którym jest rzecz o sztuce i stanowisku sztuki.
  • Wiesław. Dialog, w którym jest rzecz o prawdzie, jej promieniach i duchu.

En teksto oni trovas multajn apostrofojn, metaforojn, similaĵojn. La parolo montrita en teksto estas direktata per kelkaj homoj de pola socio en mallibertempo. La realeco estanta la ejo de parolado estas bruita- personoj de dialogo eliras de realeco por superestanta mondo de ideo.

Mi demandos tiam homon eternan,
Mi demandos pri konfes' de beleco,
Mi demandos lin- li sen envieco,
Mi demandos lin- al volo senlertan,
--"Scias-vi pri belo?"
--"La formo de amo."

Bogumił- fragmento

Cyprian Norwid

La temo de verko estas triado de Platono. En 1848- la tempo de romantika epoko estis en pola kaj monda poezio tre forta influo de Adam Mickiewicz. La maltoleremo por klasikismo estis populara. Ĉian batalon kun klasikismo komencis jam ne Mickiewicz sed eĉ Byron kaj Goethe. Tiu batalo daŭris almenaŭ ĝis morto de Mickiewicz, aŭ pli poste- ĉe morto de Alphonse de Lamartine. Norwid ne povus esti bone ricevita kun tia mitigo de Prometeo. Prometeo ekzemple de Shelley estis simpla arĥetipo de homo- tial li estis kritikita per klasikistoj ĉar li miksis mito kun homa vivo. Tie miton konsistas mondo de ideo al kiu homo devas strebi veni. Tamen neoklasikismo en Pollando komencos nur en 50-aj jaroj de 20-a jarcento. Norwid tamen ne rezignas tie el romantikeco. Lia poezio estiĝas eĉ parnasa. Poezio de Norwid tamen ne povas esti ennombrita en romantikismo, klasikismo aŭ parnasismo- ĝi konsistas elementoj de moderneco kiu montriĝos nur en la komenco de 20-a jarcento. En poemoj de Norwid, ankaŭ en Promethidion ekzistas eĉ simbolismo, kiu estos nur trovita per Jean Rimbaud. Norwid estas do fama kiel poeto forgesita sed genia. "Promethidion" estas krom la teksto filozofika- tian verkon oni ne skribis depost frua klasika epoko. Oni ne povas do diri kia estis la poemo "Promethidion" de Norwid, ĉar oni ne scias de kio, de kia epoko li estis adepto. Ĝi estas simbolema filozofio romantika en mitologio klasikisma, en parnase-pramodernisma poezio kaj eĉ postmodernisma (ludo per vortoj, neologismoj, interpunkcio bruita ktp).

La poemo estas esence kristana. La poeto miras pri beleco de Dio- la beleco ĉiopova je kiu li kredas. Same li parolas pri vero kaj bono. Filozofike la teksto estas mesianisma. Forta tie estas historiozofio spirita- Grekoj, Romanoj, Poloj kaj aliaj spiritoj- en kiu tre diverse ludas, fenomenas afero de platona triado (belo, vero, bono). Li laŭdas belecon de Pollando kaj volas vekigi popolon por krei grandan amon, belon, laboron, la grandan arton kiu aldonos al Pollando liberecon.


Ĉar belo estas por tio ke miriĝi, laboro por laboro ke resurekciĝi.


Wiesław"- fragmento

La poemo estis trovita en komenco de 20-a jarcento per Zenon Przesmycki-Miriam. Li miris kial tiu poemo ne estis fama dum la vivo de aŭtoro kaj kiam li publikigis ĝin kun aliajn tekstojn de Norwid, la poeto estis nomita la kvara profeto de Pollando (inter Mickiewicz, Juliusz Słowacki kaj Zygmunt Krasiński). Li estis ankaŭ opiniata kiel plej genia pola poeto depost Jan Kochanowski.