Proneledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Proneloj
Pronelo (Prunella modularis)
Pronelo (Prunella modularis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Proneledoj estas familio de birdoj kie la proneloj estas la ununura genro Prunella, alinome Prunellidae, de la ordo de Paseroformaj, kiu estas la nura kiu estas tute endemia de la palearktisa ekozono. Tiu malgranda grupo de tre proksime rilataj paserinoj estas, escepte la Pronelo kaj la Japana pronelo, loĝantoj de la montaraj regionoj de Eŭropo kaj Azio; tiuj du loĝas ankaŭ en pli malaltaj areoj, kiel faras la Siberia pronelo en malproksima nordo de Siberio. Tiu genro ne estas tre migranta, sed ili eliras el la plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj vintre, kaj faras altitudajn movojn.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Proneloj estas malgrandaj, tre grizbrunaj specioj (multaj havas nigrajn aŭ ruĝecajn areojn, markojn aŭ striecon ĉefe en kapo aŭ subaj partoj, dum supraj estas ĝenerale brunstriecaj), laŭaspekte similaj, sed nerilataj al paseroj; ili estas kutime konsiderataj rilataj al turdojsilvioj. Ili estas 14 al 18 cm longaj, kaj pezaj inter 25 kaj 35 gm[1]. Tamen, proneloj havas maldikajn akrajn bekojn, kongrue kun ties dieto de surgrundaj insektoj somere, krom semoj kaj beroj vintre. Ili povas ankaŭ engluti ŝtonetojn kaj sablon por helpi sian stomakon rompi tiujn semojn. [2]

Ties tipa habitato estas montaraj regionoj de areoj super kaj malproksime de la arbolimo, sed sube de la neĝolimo. La Himalaja pronelo povas troviĝi tiom alte kiom ĝis 17,000 futojn super marnivelo dum reproduktado, tamen, plej parto de proneloj reproduktiĝas en vegetaĵaro de arbustaro je pli malaltaj niveloj. Plej parto de specioj migretas suben por vintri, ĉar nur kelkaj kapablas resti. Proneloj pasas plej parton de sia tempo en subkreskaĵaro kaj eĉ post ĝenado, ili restas malalte ĉegrunde ĝis atingi ŝirmejon. [2]

Plej parto de specioj vivas kune are, kiel aliaj membroj de Proneledoj. La Pronelo estas escepto, ĉar ĝi preferas solecon escepte dum manĝado. Pronelo ricevas ankaŭ kromnomon de "flugilmontrulo" ĉar ĉefe ĝi tre montras la karakteran flugilfrapadon dum parigaj ceremonioj kaj aliajn memmontradon.[2]

Proneloj povas havi du aŭ tri ovodemetadojn jare. Pariĝado konsistas el granda kvanto de kantoj fare de maskloj, kio povas inkludi mallongajn alaŭdecajn kantoflugojn por allogi partneron. Ĉe plej parto de specioj, masklo kaj ino kunhavas respondecon de nestokonstruado, kaj denove la Pronelo estas escepto - ties maskloj ne partoprenas en nestokonstruado aŭ kovado. Iil konstruas simplan tasformajn nestojn, kie la ino demetas ĉirkaŭ 4 nepunktecajn verdajn aŭ bluajn ovojn[1]. Ovokovado daŭras ĉirkaŭ 12 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj ili ekflugas nur post kromaj 12 tagoj.[2]

Specilisto[redakti | redakti fonton]

FAMILIO: PRONELEDOJ

Harrison [3] en la angla uzis la gruponomon Dunnock por ĉiuj specioj, kaj ne nur por la Prunella modularis (tiele ekzemple Japanese Dunnock por la P. rubida); tiu uzo baziĝis sur malnova konata nomo por tiuj specioj (malnova angla dun-, bruna, + -ock, malgranda birdo: "bruna birdeto"), kio estis multe pli belsona nomo ol la kunmeta "Accentor". Accentor estis la scienca nomo por la Alpa pronelo (Accentor collaris) kaj de tie elpasis al diversaj lingvoj, kiel la angla, la hispana ktp. Ĝi devenas el Vulgara latina, kun signifo "kunkanti" (ad + cantor).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 McClure, H. Elliott. Forshaw, Joseph: (1991). Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, 184. ISBN 1-85391-186-0. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Burton, Maurice and Burton, Robert. (1974). The Funk & Wagnalls Wildlife Encyclopedia 1. New York, N.Y.: Funk and Wagnalls. OCLC 20316938. 
  3. Harrison, An Atlas of the Birds of the Western Palaearctic, 1982

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]