Prononco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prononcado)

La prononcoelparolo estas la sonigo de vortoj kaj frazoj de parolata lingvo. Ĝin studas la fonetiko. Elparolo de unuopaj sonoj nomatas artikulacio, kio kvazaŭ estas pli detala rigardo al prononco. La skribsistemoj de la diversaj lingvoj laŭ diversaj gradoj orientiĝas laŭ la prononco (Esperanto pli multe ol la germana; la germana pli multe ol la angla; la ĉina preskaŭ tute ne). Por faciligi la lernadon de lingvo, kies skribo ne estas tute laŭprononca, la Internacia Fonetika Alfabeto de la Internacia Fonetika Asocio povas helpi.

En la plej multaj vaste uzataj lingvoj la oficiala prononco (ekz-e por televida kaj radia disaŭdigo) estas normigita. La prononco de la ĉiutaga lingvo kaj de la regionaj dialektoj povas diversgrade diferenci de la norma prononco.

Kiam fremdlingvano devias de la norma prononco aŭ de la kutima ĉiutaga prononco, oni nomas tion akĉento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]