Propaganda piedvojaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Propaganda Piedvojaĝo
Propaganda Piedvojaĝo
Propaganda Piedvojaĝo
Aŭtoro V.N. Devjatnin
Eldonjaro 1912
Urbo Munĥeno
Eldoninto Presejo de E. Janich
Paĝoj 94
vdr

Propaganda Piedvojaĝo al la oka Int. E-ista Kongreso (de Paris ĝis Kraków)[1]. Originale verkita de Vasilij Devjatnin. 1912, 94 p.

Kompleta titolo[redakti | redakti fonton]

V.N. Devjatnin (L.K.) Propaganda piedvojaĝo al la Oka Internacia Esperantista Kongreso (11 - 18 de Augusto 1912. Munĥeno 1912 dorse: Presejo de E. Janich, München, Gabelsbergerstrasse 70.

En modesta broŝuro, kiu estis presita en Munkeno en la jaro 1912 Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ 2 mil kilometroj kun la turka samideano Romano. De aŭgusto 1911 ĝis julio 1912 Devjatnin loĝis en Parizo, kie li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro, kiu interalie preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.

En la broŝuro estas diversaj fotoj de la aŭtoro kaj kun Esperantistoj, kiujn li renkontis survoje.

Li mencias artikolojn en diversaj lokaj gazetoj, kiuj aperis pro vizito de la redaktejo kun lokaj Esperantistoj. Ke la artikoloj fakte ekzistas, pruvas diversaj rakontoj, kie oni rekonis la piediranojn pro priskribo en la gazeto.

Krome enestas du anoncoj de "Parkurbo Esperanto" kaj priskribo de la projekto kun du grafikaĵoj. Devjatnin post la kongreso translokiĝis al Munkeno kaj laboris por ĉi tiu projekto.

Recenzo en La Revuo, 1912 p. 480 (skano ÖNB), supezeble de Carlo Bourlet. Li substrekas, ke la francaj samideanoj, post hezito, helpis "morale kaj mone".

La broŝuro troviĝas en Germana Esperanto-Biblioteko sub 812-8 DEV.

  • La skribmaniero de la propraj nomoj (urboj, personoj) ne ĉiam estas preciza. Se eblis trovi la ĝustan nomon, ĝi estas aldonita kiel komento.

La piediro[redakti | redakti fonton]

Preparoj[redakti | redakti fonton]

Devjatnin skribas, ke li anoncis sian planon en la "latina sekcio de la Pariza esperanto grupo", kiun li vizitis ĉiusabate (eble temas pri la grupo en la latina kvartalo (Quartier Latin). La respondo estis ridego. Nur unu turka samideano, s-ro Roman (?) ekinteresiĝis. Poste li prezentis la planon en la grupo de Sorbonne (gvidata de Carlo Bourlet kaj denove rikoltis ridegon. De ĉiuj flankoj oni komunikis la Devjatin, ke lia ideo estas freneza.

Tri junuloj (hispano Cervos, franco Chaumette, bohemo Urban) anoncis sian pretecon, sed malaperis. Pri la plano skribis esperantaj kaj eĉ nacilingvaj gazetoj kaj li prezentis ĝin en ĉiu pariza grupo.

Mardo, la 2-a de julio: Parizo - Meaux[redakti | redakti fonton]

Je la 9-a matene kolektiĝi en Vincenne: F-ino Gaillot (Toe), s-ino Prevost, s-roj Couteaŭ, Solsona, Zigler, Houbart, Max Leon (kuzo de Romano), Remond, multaj de la XIII-a kvartalo kaj de la grupo St. Gervais. Oni filmis. Kelkaj akompanis du kilometrojn en la direkto de Ligny. (supozeble temas pri Lagny-sur-Marne)

Je la 8-a vespere atingis Meaux[rompita ligilo]. Jam estis malluma kaj komencis pluvo. La pastro Fleury akompanis ilin al la loĝejo de s-ro Vannier, delegito de U.E.A., kiu ne estis hejme. Antaŭ du horoj li forveturis bicikle por serĉi la piedirantojn. Estis kunveno de Esperantistoj en hotelo "des Trois Rois", kie estis preparita ĉambro kaj vespermanĝo.

Distanco estis 55 km kun pezaj sakoj, plenaj de bruŝuroj, kiujn Carlo Bourlet intencis sendi al la urboj, kie ili pasis.

Ĉeestis la firmanoj Gaumont kaj Pathé frères, kiuj filmis la ekon.

Merkredo, la 3-a de julio: Château-Thierry[redakti | redakti fonton]

Frumatene sur la stratoj estis amaso da scivolemuloj. S-ro Roussel fotografis. La s-roj Varnier kaj Menier akompanis dum 5 kilometroj kaj revenis per biciklo.

Post dek kilometroj venis aŭtomobilo. Esperantisto Dauvergne proponis uzi la aŭtomobilon por 16 km. En Méry-sur-Marne (supozeble Mary-sur-Marne li invitis al tagmanĝo. Ili daŭrigis piede.

En Château-Thierry atendis s-ro Borson, delegito de U.E.A. kaj prezidanto de la loka grupo. En "Hôtel de Cygne" estis ĉambro. Kun s-ro Borson ili rigandis la urbon. Revenante al la hotelo, kie ankaŭ estas la oficejo de la Esperanto, ili trinkis kelkaj glasoj da ĉampanvino.

Vespere estis renkontiĝo kun la grupo.

4-a de julio Epernay, Châlons-sur-Marne[redakti | redakti fonton]

Foriris frumatene de Château-Thierry en la direkto de Epernay. La timo, ke la urbo estas fortikaĵo de idistoj, ne realiĝis. Restis nur René Lamaire. En Châlons-sur-Marne la delegito de U.E.A., s-ro Boyer ne ĉeestis malgraŭ atentigo per poŝtkarto. Ili ne sukcesis ekscii adreson de alia Esperantisto

Vendredo, la 5-a de julio: Châlons-sur-Marne, Épernay[redakti | redakti fonton]

Antaŭ tagmezo vizitis la loĝejon de s-ro Boyer, kies edzino nun povis informi, ke la edzo baldaŭ revenos. Li transdonis pakaĵon de varbaj broŝuroj, kiujn li ricevis de Carlo Bourlet.

Apud la urbo en bela valo ili renkontis grupon da lernantoj kun geinstruistoj. La instruisto. s-ro Campion, estis Esperantisto, kiu antaŭe loĝis en Auxerre, sed en Châlons-sur-Marne li ne plu okupiĝis. Li promesis verki artikolon por la loka gazeto. Foriris de Châlons-sur-Marne

Foriris je la 3-a posttagmeze en la direkton de Saint-Dizier.

Estis lazaj vespere en Pugny, 14 km de Vitry. Devis tranokti en la kampo. Ili fajris fajron kaj trovis terpomojn. Sed Romano timis kaj plendis. Je la 2-a en la nokto ili ekmarŝis.

Alvenis en Saint-Dizier je la 8-a vespere (5-a de julio). La delegito de U.E.A. s-ro Aussenac estis fervojisto kaj tial ili iris al la stacidomo. Li kondukis ilin al Hotelo "du Soleil d'Or", kie estis preparita ĉambro kaj vespermanĝo

Sabato, la 6-a de julio: Saint-Dizier[redakti | redakti fonton]

Restis en Saint-Dizier. Preparis invitiloj per "gektografo" (supzeble hektografo) por prelego vespere. La loka gazeto "Le Patriote" intencix informi pri Esperanto. La prelegon vespere vizits 20 - 30 personoj. Disdonis broŝurojn. Revenis al la hotolo duonhoron antaŭ noktomezo.

Dimanĉo, la 7-a de julio, Stainville, Ligny, Commercy[redakti | redakti fonton]

Ekmarŝis tre frue. En Stainville parolis kun ĝendarmo, kiu aŭdis pri Esperanto.

En Lignykonstatis, ke estas tro malfrua por atingi Commercy piede, kie atendis granda grupo kun la deligito de U.E.A., s-ro Bastien. Estis noto pri la kunveno sur la disdonitaj broŝuroj kaj invito en la julia numero de la revuo "Franca Esperantisto". Ne eblis tranokti en la stacidomo kaj ili provis lui ĉambron en malpura hotelo. Sed la mastrino rifuzis.

Sur la strato ili trovis loĝanton, kiu konsilis senpaga "aisile de nuit. Poste severa kontrolo de la dokumentoj ili ricevis ĉambron en kelo, simile malpura kiel malliberejo. Ili preferis tranokti en arbaro. Estis malvarmege kaj Romano timis.

Lundo, la 8-a de julio: Commercy[redakti | redakti fonton]

Antaŭ tagmezo alvenis en Commercy kaj trinkis ĉokoladon en la unua kafejo. La kontakto s-ro Bastien translokiĝis antaŭ tri jaroj al St- Briene. Trovis du eksajn esperantistojn s-ro Mongeua, direktoro de popola altlernejo kaj d-ro Charvel. Luis ĉambron en "Hôtel de France" kaj kontaktis la ekzajn esperantistoj, kiuj miris pri la progreso de la afero.

Mardo, la 9-a de julio: Liverdun, Nancy[redakti | redakti fonton]

Vekiĝis je la 6-a matene kaj ekmarŝis laŭ la kanalo Marne au Rhin. Banis en la pura akvo de la kanalo. En Liverdun ili vidis boaton, kiu estis trenata per ĉevalo trans ponto.

Alvenis en Nancy la 6-an vespere kaj renkontis, s-ron Maresquelle antaŭ lia domo. Ili iris kun s-ro Niegler al "Hotel de Meuse" por vespermanĝi kaj tie estis preparata ĉambro por ili. La plej multaj Esperantistoj de Nancy estis studantoj kaj profesoroj kaj havis ekzamenon.

Merkredo, la 10-a de julio: Nancy[redakti | redakti fonton]

Dormis ĝis la 8-a matene kaj rigardis la vidindaĵojn de la urbo.

Sur la strato ili estis rigardataj de personoj, kiuj diris, ke ili estas "la du esperantistoj, kiujn ni vidis en kinematografejo de Pathé". Sur la strato Romano trovis turkon, kun kiu ili promenis en la urba ĝardeno. Ili konvinkis polan studenton.

Je la 6-a vespere ili vizitis s-ron Maresquelle kaj konatiĝis al s-ro Verain, konsulo por junularo. Ili transdonis broŝurojn, kiujn sendis Carlo Bourlet. En la hotelo ili propagandis en la manĝejo kaj disdonis broŝurojn.

Inter la gastoj estis ĵurnalisto, kiu promesis verki artikolon por la loka gazeto.

Ĵaŭdo, la 11-a de julio Marainvillier, Avricourt (landlimo franca/germana), Zabern, Strasburg[redakti | redakti fonton]

Foriris de Nancy je la 7-a matene. Vidis aeroplanon apud Hudviller kaj la saman en Luneville. Ripozis kaj trinkis kafon en Marainviller.

Pasis senprobleme la franc-germanan Landlimon en Avricourt. Ŝanĝis monon en la stacidomo. Ripozis, trinkis kafon kaj ekmarŝis al Zabern. Pasis sen halto, ĉar ne estas Esperantistoj tie.

Vendredo, la 12-a de julio Strasburg, Kehl[redakti | redakti fonton]

Alvenis tagmeze. Ili ne povis kontakti la adresojn en la jarlibro de U.E.A., ĉar la personoj feriis. Rigardis la urbon.

Detala priskribo de la fama horloĝo de la katedralo.

Uzis tramon trans Rejno al Kehl kaj serĉis la adreson de s-ro Schwarz. Ili trovis restoracion, kie oni konis s-ron Schwarz, kiu nun logaxas en Sundheim. Ili sukcesis altelefoni kaj s-ro Schwarz alvenis bicikle. Li invitis ilin tranokti en Sundheim

Sabato, la 13-a de julio: Sundheim, Kehl[redakti | redakti fonton]

Pasigis la tutan tagon kun la familio Schwarz, rigardis la urbon kaj banis en rivereto apud la domo. Kun apetito tagmanĝis kaj s-ro Schwarz fotis.

Vespere revenis al Kehl al la konata restoracio. Tranoktis en la ĝardeno, ĉar en ĉambro estis tro varma.

Dimanĉo, la 14-a de julio: Neufreistat, Schwarzach, Baden-Baden[redakti | redakti fonton]

Je la 6-a matene leviĝis kaj trinkis teon kaj je la 7-a venis sr-ro Denner, kiu akompanis 2 km en la direkton de Karlsruhe.

Tagmeze alvenis en Neufreistat (20 km) kaj decidis marŝi vespere kaj nokte, ĉar dum la tago estis tro varma. Ĉar ili ne scipovis la germanan lingvon, ili malfacile povis ekscii la nomon de la urbo. Je la 6-a vespere atingis Schwarzach. Dum ripozo en kafejo, sinjoro, kiu parolis la francan, konsilis viziti Baden-Baden. Je la 8-a vespere ili ekmarŝis Leiberstung, Halderstung, Sinzheim. Post 10 km estis nokto kaj kuŝis en la arbaro, sed ne longe dormis. Je la 6-a matene atingis Oos (3 km antaŭ) la urbo.

Lundo, 15-a de julio Baden-Baden, Karlsruhe[redakti | redakti fonton]

Alvenis en la stacidomo de Baden-Baden kaj lasis la pezajn pakaĵojn. Priskribo de la urbo. Cuner-am-Lage menciita kiel la plej bela ĝardeno.

Post ripozo en kafejo (trinkis lakton) suprenleviĝis sur monton "Merkur". Daŭris 2 horojn kaj estis 10 km da vojo. Supre estas turo, kie ili almetis skribaĵon "Vivu Esperanto" en la muron.

Revenis al stacidomo kaj prenis trajnon.

Alvenis la 6-an horon vespere en Karlsruhe. Romano iris serĉi la delegiton de U.E.A., s-ro Bode kaj revenis kun la frato Max Bode. Li kondukis ilin al hotelo kaj por ŝanĝo de vestoj montris la urbon. La aliaj samideanoj feriis en la kampore. Ja la 9-a vespere ili revenis al la loĝejo de Bode, kie la familio. La fratino Lian Bode iomete parolis Esperanton. Post vespermanĝo ĉiuj vizitis restoracian ĝardenon, kie estis koncerto.

Mardo, 16-a de julio Karlsruhe[redakti | redakti fonton]

Max Bode kondukis ilin al la redakcio de "Badische Presse" kaj en vespera eldono de la gazeto estis artikolo.

Merkredo, 17-a de julio Pforzheim, Stuttgart[redakti | redakti fonton]

Foriris de Karlsruhe je la 8-a matene, ripozis en Durlach, Krufzingen kaj Berghausen. Tie ili vidis biciklanton kun turka ĉapo (feso) kaj Romano salutis lin turke. Estis Süchdi Mechmed, turka sendito al Germanio. Li invitis ilin al tagmanĝo en sian vilaon.

Trapasis Sullingen, Klein Steinbach kaj Pforzheim, kie ili alvenis je al 10-a horo vespere.

Ili demandis pri la vojo al Illingen kaj informis pri Esperanto.

Ĵaŭdo, la 18-a de Julio: Illingen, Stuttgart[redakti | redakti fonton]

En la kampo ili dormis inter la 12-a nokte kaj la 3-a matene kaj senhalte iris al Stuttgart. Tie ili kontaktis la delegiton de U.E.A., s-ro Haussler, kiu kondukis ilin al "Hotel Central". Post ripozo en la preparitaj ĉambroj ili iris kun Hausser al "Elzasa Taverno", la sidejo de la loka grupo "Esperanto-Stelo". Tie atendis 30 personoj. Partoprenis Christaller.

Akompanis ilin noktomeze s-ro Bölling al la hotelo kaj s-ro Jan invitis ilin la postan tagon al Esslingen

Vendredo, la 19-a de julio: Stuttgart, Esslingen[redakti | redakti fonton]

Je la naua matene venis Paul Gottfried Christaller al la hotelo kaj akompanis ilin al la redakcioj de "Schwäbischer Merkur", "Württemberger Zeitung" kaj "Neues Tagblatt".

Tagmeze ili vizitis komune "Esperanto restoracion", kies mastro iomete parolas Esperanto. La markoj, per kiuj oni pagas la manĝon havis surskribon Esperanto. Paul Gottfried Christaller inivitis al kafo kaj kun li kaj s-ro Jan piediris al Esslingen

La fama Esperantisto Paul Gottfried Christaller akompanis ĝis Esslingen kaj devis preni la trajnon hejmen. Ili alvenis je la 7-a vespere kaj je la 8-a okazis granda kunveno kun reprezentantoj de loka sindikato. S-ro Jan tradukis la paroladon de Devjatnin. Post la fino de la kunveno je la 12-a nokte kelkaj junuloj invitis al la restoracio de la hotelo, kie ili kunsidis unu horon.

20-a de julioHeidenheim, Giengen[redakti | redakti fonton]

Ekmarxsis je la 7-a mateno. En urbeto Vestinheim dum paŭzo en kafejo renkonto kun skeptika policano. Alveno en Heidenheim je la 7-a vespere. Kontakto kun U.E.A. deligito Mayer ne eblis kaj hoteloj estis plenplenaj pro festo. Daŭrigis al Giengen, kie eblis trovi hotelon je la 11-a horo. La mastro konis ilin el la gazeto "Neues Tagblatt"

21-a de julio Brenz, Günzburg, Burgau[redakti | redakti fonton]

Vekiĝis malfrue kaj pluvis. Halto en "Gasthaus" en Brenz

Lundo, la 22-a de julio Augsburg[redakti | redakti fonton]

Alvenis je la 2-a posttagmeze kaj Romano serĉis la adreson de s-ro Schmalzl, la delegito de U.E.A., kiu ricevis leteron pri la alveno de Stuttgart. Li kondukis ilin al Hotel Central, kie eblis ripozi ĝis la vespero. Je la sesa alvenis s-ro Schmalzl por urborigarso. Poste kunveno kun 50 personoj. Brua aplaudo, komune kantis la himnon.

Mardo, la 23-a de julio Augsburg, München[redakti | redakti fonton]

Vagis tra la stratoj. Post tagmanĝo vizito de la redaktejo de "Neue Augsburger Zeitung".

Je la 6-a vespere kunveno kun socialdemokratoj. Tranokto en Hotelo post malfrua reveno.

Merkredo, la 24-a de julio: Munkeno[redakti | redakti fonton]

Frumatene ili ekmarŝis en la direkto de Munkeno. La vetero estis bela kaj ripozoj okazis en Hochzoll, Mering, Merching kaj Althegnenberg. Tie ili rimarkis, ke ne eblus ĝustatempe esti en Munkeno por kunveno. Ili prenis trajnon kaj tagmanĝis en stacidomo. Hans Tressel, la delegito de U.E.A., gvidis ilin al "Pension Herzog Wilhelm" en Georg Wilhelmstrasse, kie estis ĉambro kun du litoj. Tie hodiaŭ troviĝas Hotelo Herzog Wilhelm Je la naŭa vespere estis kunveno kun la klubo kaj renkontiĝo kun Karl Meyer de la Grupo München de 1904.

Ĵaŭdo, la 25-a de julio: Munkeno[redakti | redakti fonton]

S-ro Geyer montris la urbon kaj invitis al tagmanĝo. Poste vizitis la redakciojn de "Münchner Neueste Nachrichten" kaj "Bayerischer Kurier".

Vespere venis s-ro Hans Tressel kaj gvidis al grupkunveno en Hotel Reichshof

Vendredo, la 26-a de julio: pasis Rosenheim survoje al Prien[redakti | redakti fonton]

Frue foriris al la direkto de Prien, kie loĝis Hans Hübner, posedanto de "Priener Zeitung". Ili pasis Rosenheim, kie ili ripozis en la stacidomo.

Sabato, la 27-a de julio Prien[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj en Prien

Alvenis je la 10-a/11-a horo kaj ripozis en la unua kafejo, kie estis 500-jara tilio. Post duonhoro Romano revenis kun s-ro Diester (vicprezidanto de la grupo) kaj alportis leteron de s-ro Hübner (prezidanto kaj delegito de U.E.A.), kiu devis veturi pro komercaj aferoj al München.

Ili ricevis ĉambron en "Kaiser-Hotel" kaj rigardis la urbon. La edzino de s-ro Dister, kiu parolis la francan, akompanis ilin al Chiemsee por bani. En la hotelo atendis multaj Esperantistoj je al 8-a horo. La grupe ekestis pro s-ro Hübner en januaro 1912. 34 membroj inter 1200 loĝantoj signifas pli ol 3%.

Dimanĉo, la 28-a de julio: Prien, Bad Reichenhall, Salzburg[redakti | redakti fonton]

Je la 9-a horo venis s-ro Hübner, kunposedanto kaj kunlaboranto de "Chiemseer Zeitung", instuisto de Esperanto. La redaktoro fotografis grupon kun la 5-jara filineto Gertruda de Hübner, kiu bone parolis Esperanton kaj deklamis versojn de Paŝtistejeto. Hübner produktis poŝtkarton de la foto kaj sendis al la 8-a kongreso en krakovo.

La poŝtkarto kun priskibo en german lingvo troviĝas en arkivo de historiaj poxstkartoj. La aŭtoro ricevis premion de 100 €.

Pri artikolo en "Priener Zeitung" informis Germana Esperantisto 1912, p. 139.

Ili aĉetis bileton por viziti Bad Reichenhall, sed erare atinigis en Salzburg. Ili devis pagi punon por vojaĝi sen bileto kaj reiris al Freising (supozeble temas pri Freilassing) kaj pro tio alvenis en Bad Reichenhall je 5-a vespere. Romano revenis kun Manjo Mayerhauser, filino de la deligito Fritz Mayerhauser.

Ili tranoktis en hotelo.

Lundo, la 19-a de julio: Bad Reichenhall, Salzburg[redakti | redakti fonton]

Je la 9-a matene s-ro Mayerhauser venis kaj kondukis al koncerto en "Reĝa Ĝardeno". Je la 10-a kunvenis la grupo en la oficejo en la magazeno de Mayerhauser. Post komuna tagmanĝo ili foriris al Salzburg.

Tranoktis en la atendejo de la III-a klaso de la stacidomo.

La kontakto kun s-ro Wolfgang Pezlederer, la delegito de U.E.A. estis iomete malkontentiga. Romano revenis post du hora marŝo en pluvo kaj rakontis, ke li malafable akceptis lin. Li diris ke la piedvojaĝo estas sensenca kaj ke ĉiuj Esperantistoj ferias.

Sed ili devis preni leterojn de la poŝtoficejo de Salzburg. Tie oni ne komprenis, kion ili volas. En lia oficejo en la urbodomo ili povis trovi s-ron Pezlederer, kiu akompanis al la poŝtoficejo kaj tradukis. Li informis la poŝton sendi eventuale alvenantajn leteroj al Linz

Mardo, la 30-a de julio: Steindorf[redakti | redakti fonton]

Tagmeze foriris de Salzburg kaj pasis Strass, Neundorf kaj Neumarkt. Alvenis vespere en Steindorf.

La estro de la fervoja stacio, s-ro Ambrosch, ekinteresiĝis pri Esperanto kaj metis la oficialan ŝtampon en la memorlibron.

Merkredo, la 1-a de aŭgusto: Steindorf, Attnang[redakti | redakti fonton]

Foriris je noktomezo de Steindorf kaj pasis Strasswalch, Mühlham kaj atingis Frankenmarkt. Trinkis teon en la unua kafejo. Poste marŝis sen halto tra Vöcklamarkt, Naugarten, Tilmelckau, Vöcklabrunn kaj Attnang. Preskaŭ ne ripozis dum malvarma kaj pluva nokto.

Ĵaŭdo, la 31-a de julio: Linz, Mauthausen[redakti | redakti fonton]

Alvenis la 9-an matene en Linz.

La delegito de U.E.A. s-ro Robert Klauber pretis prunti 15 kronojn, ĉar la mono elĉerpiĝis.

Ili decidis preni vaporŝipon kaj argumentis, ke ili faris superfluajn 200 km pro Baden-Baden, Karlsruhe, Prien. Sed la vaporŝipo en la haveno de Linz iam foriris kaj la venonta estus ja la 9-a horo de la sekva tago.

Ili decidis piede iri 25 km al la plej venonta haveno: Mauthausen. Antaŭ la urbo haltis en gastejo por ripozi. Tri noktojn de Salzburg estis preskaŭ sen dormo. La ĉambro (1 krono) estis sufiĉe malpura.

Vendredo, la 2-a de aŭgusto: Mauthausen, Vieno[redakti | redakti fonton]

Je la 8-a matene alvenis kaj aĉetis bileton. Estis lukso vojaĝi per la vaporŝipo "Marie-Valerie (vaporŝipo)". Ili propagandis, kaj konvinkis Anna Janschick, Kamillo Janschick kaj Francois Schrörk aliĝi al la Viena Esperanto Socio.

Je la 6-a vespere atingis Vienon kaj neniu ĉeestis malgraŭ skriba atentigo de la delegito de U.E.A., s-ro Sós. (supzeble Edmund Sós). Li informis, ke la 9-an de aŭgusto pasos franca karavano al la kongreso en Krakovo kaj proponas veni al kunveno kun la vienaj organizantoj en kafejo "Pruckel" (Stubenring), eble temas pri "Café Prückel[rompita ligilo]"

Tie estis multaj Esperantistoj, interalie Anna Bodek kaj Ludwik Klotz, studanto de medicino el Krakovo. Ili rakontis pri la vojaĝo kaj sukcese malmultekoste tranokti en bohema popola lernejo.

Sabato, la 4-a de aŭgusto: Vieno[redakti | redakti fonton]

Vizitis s-ron Sós, kiu akompanis la poŝtofijeo por preni leterojn kaj al "Neues Wiener Tagblatt" kaj "Neue Freie Presse", en kiuj poste aperis artikoloj. Rigardis la urbon. Revenante hejmen tuj ekdormis. Ŝajnas, ke ankaŭ "Kleine Illustrierte Zeitung" raportis, ĉar mastrino de kafejeo en Pohl kelkajn tagojn poste rekonis ilin.

Pri la Esperanto-vivo en Vieno informas "La Revuo, 1912" p. 513 impresoj de Carlo Bourlet kaj Otto Simon

Dimanĉo, la 5-a de aŭgusto: Vieno[redakti | redakti fonton]

Je la 10-a matene estis renkontiĝo kun la vienaj Esperantistoj en kafejo ""Pruckel" (Stubenring).

Priskribo de la urbo.

Vespere ili varbis novajn adeptojn por Esperanto en la dormejo. Konvinkis idiston Frantiŝek Polanskij

Lundo, la 5-a de aŭgusto: Prerau (nun Přerov)[redakti | redakti fonton]

De Rosenstok (certe Leon Rosenstock) alvenis 20 kronoj por regajni la perditan tempon. Ili decidis trajne iri la Prerau (nun Přerov), de kie kvar tagoj sufiĉus al Krakovo. La Esperantistoj tie feriis kaj je la 6-a vespere forlasis la urbon.

Malfrueue vespere ili alvenis en Leipnik (hodiaŭ Lipník nad Bečvou kaj ne sciis, kiel iri al Marische Weisskirchen (hodiaŭ Hranice (distrikto Přerov) kaj Zauchel.

Tranoktis noktomeze en kampo sur rikoltita tritiko.

Mardo, la 6-a de aŭgusto: Pohl, Zauchel, Stauding[redakti | redakti fonton]

Dum la nokto pluvis kaj ili frostis. Tial ili decidis serĉi stacidomon por varmiĝi. Je la 6-a horo matene alvenis en Pohl. La mastrino de kafejo rekonis ilin pro raporto en viena "Kleine Illustrierte Zeitung" kaj alvenis kaporalo de la artilerio, kiu informis, ke en Aŭstrio estas 26 lingvoj kaj idiomoj. En la armeo la germana lingvo estas deviga, sed ne ĉiuj scipovas.

La vojo al Zauchel estis malagrabla kaj laciga. Laŭ konsilo de maljunulo en la vilaĝo Deutsche Vasnik ili prenis rektan vojon tra la kamparo kaj ili perdis la vojon. Je la oka vespere atingis Zauchel, trovis stacidomon kaj trinkis kafon en bufedo. Ili eraris pri la vojo al Stauding (ĉeĥe Studenka) kaj post la dua nokte alvenis en Seitendorf. En la vilaĝoj ĉiuj dormis kaj ili atendis ĝis kiam iu leviĝus por demandi pri la vojo. Loĝanto, kiu parolis la polan, sciis la vojon kaj post tri kilometroj reen kaj post ripozo en Petrovitz ili retrovis la vojon.

Merkredo, la 7-a de aŭgusto: Marische Ostrau (supozeble Mährisch Ostrau)[redakti | redakti fonton]

Alvenis je la 6-a vespere plene rekompencitaj por la malagrablaĵoj. Estis amike, frate akceptitaj de s-roj Esterak, Van Lindl, Hahn kaj s-ino Baroch.

Vendredo, la 9-a de aŭgusto: Jawiszovice, Mydlniki[redakti | redakti fonton]

Nokte trairis Seibersdorf, Pruchna, Dragomischl, Chybi, Zabrzeg, Dzieditz kaj je la 6-a matene estis en Jaroszovice, kiu estis 61 km dum 13 horoj. Ripozis ĝis la 8-a. La vetero estis malvarma kaj pluvis. Ĝis Mydlniki estis 18 horoj por 74 km.

10-a de aŭgusto: Mydlniki, Krakovo[redakti | redakti fonton]

Post banado kaj purigado malrapide ekmarŝis al Krakovo. Bienhavanto, kiu legis en gazeto pri la piedvojaĝo kaj la kongreso, proponis transporti ilin al Krakovo, sed ili rifuzis. Ili akceptis vinon kaj kafon en proksima kafejo kaj ripozis.

Je la kvara horo ekmarŝis de la kafejo kaj post 200 - 300 paŝoj estis videbla amaso da junuloj kun verdaj standardoj. La firmao Parthé kinematografis la akcepton. Triumfe ili marŝis al la centro, al la Komerca Akademio, kie troviĝis al akceptejo.

Ili ricevis lokon en privata domo en Studenska N 15, tute proksime. Poste ili iris al vegetara manĝejo "Przyroda" (Naturo), kie ili manĝis la tutan kongresan semajnon.

Dum la kongreso la grupo Zamenhofa Artista Adeptaro prezentis la teatraĵon "La urso". Aktoris Devjatnin kaj Romano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]