Propaganda Due

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Propaganda Due
framasona loĝio
Komenco 1877 vd
Fino 1982 vd
Lando(j) Italio vd
Situo Italio
Ĉefestro(j) Licio Gelli vd
vdr

La Propaganda Due (itale Propagando Du, mallongige: P2) estis sekreta itala framasona loĝio, kiu inkluzivis multe da gravaj kaj influaj homoj kaj kaŭzis nacian skandalon kiam ĝi estis malkovrita de la aŭtoritatoj en 1981.

La loĝio P2 estis kreita en 1877, sed ĝi restis ordinara framasona loĝio ĝis kiam ĝi estis transprenita de Licio Gelli en 1969. Licio Gelli estis ne aparte grava toskana industriisto, konvinkita faŝisto en sia juneco, kiu havis kontaktojn, laŭdire, kun la Usonaj sekretaj servoj. Gelli rapide sukcesis konvinki multegajn gravajn personojn eniri la loĝion, ĉefe industriistojn kaj alt-rangajn ŝtatajn funkciulojn. La celo de la loĝio estis, interalie, puŝi la italan ŝtaton en pli aŭtoritatisman direkton por kontraŭstari komunismon. Ĝi eĉ sukcesis ekspandiĝi eksterlanden, kaj kelkaj gravaj membroj de la faŝisma diktaturo en Argentino fariĝis membroj.

En 1976, la P2 estis elĵetita el la framasona organizaĵo, eble ĉar ĝi estis konsiderata tro embarasa aŭ ĉar ene de la organizaĵo estis homoj kiuj ne ŝatis la aktivaĵojn de Gelli pro principo. Tamen, en la praktiko la loĝio de Gelli daŭrigis sian ekziston sendepende de la framasonoj.

En 1981, en la kunteksto de polica enketado pri la supozata forrabado de la financisto Michele Sindona, la ekzisto de P2 iĝis publike diskonata. La polico priserĉis la vilaon de Gelli en Arezzo kaj trovis liston de pli ol 900 homoj, kiuj estis membroj de la loĝio. La listo inkluzivis 4 ministrojn aŭ eksministrojn, 44 membrojn de la parlamento, ĉiujn estrojn de la sekretaj servoj kaj gravajn ŝtatajn oficistojn. Ankaŭ Silvio Berlusconi, kiu ankoraŭ ne eniris politikon, estis membro, same kiel Vittorio Emanuele, la tiam ekzilita posteulo de la lasta itala reĝo, el la dinastio Savoia, kiu regis Italion ĝis 1946.

La polico ankaŭ malkovris dokumenton de P2 nomitan "Piano di rinascita democratica" (plano de demokratia renaskiĝo), kie estis klare dirite ke la celo de P2 estis influi la Italan ŝtaton por ke ĝi iĝu pli autoritatisma, kontaktante homojn en ĉiu nivelo de la ŝtata administracio.

La kristan-demokratia ĉefministro Arnaldo Forlani devis demisiĝi en 1981, ĉar evidentiĝis ke li provis protekti P2'on. Estis granda publika skandalo pri la tuta afero, sed tamen la membroj de P2 ĝenerale ne suferis gravajn konsekvencojn pro ilia membreco. Silvio Berlusconi eĉ fariĝis ĉefministro de Italio jarojn poste, sen ke preskaŭ iu ajn memorigu publike ke li estis membro de la P2.

En 1982, la itala registaro aprobis leĝon kiu malpermesis la ekziston de sekretaj organizaĵoj.