Propoliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Propoliso
Propoliso

Propoliso estas rezinhava substanco, kiu protektas la arbajn kaj arbustajn burĝonojn de la media influo kaj de sekiĝo. La abeloj kolektas propolison kaj uzas ĝin kvazaŭ cementon, per kies helpo ili fermas truojn kaj fendojn en la abelujo. Ili uzas propolison ankaŭ por desinfekti la vaksĉelojn, en kiujn estas kolekta mielo, poleno, kaj en kiujn la abelreĝino metas ovojn. La abeloj uzas ĝin ankaŭ por enbalzamigo de malamikoj, mortigitajn interne de la abelujo kaj kies forigo estas neebla pro ĝia grandeco, ekzemple limako k.a. La enteno de propoliso, same kiel tiu de florpoleno, estas ekstreme malsimpla. Propoliso enhavas ĉirkaŭ 30% da diversspecaj vaksoj, 55% da rezinoj kaj balzamoj, 10% da eteraj oleoj kaj 5% da polenoj. Krome ĝi entenas en malgrandaj kvantoj tutan aron de ne kutimaj substancoj, kaj oni plu konstante malkovras en ĝi novajn komponentojn. Jam Hipokrato (460-377 a. K.) preskribis propolison por kuraco de internaj kaj eksteraj ulceroj. Hodiaŭ oni uzas propolison en apiterapio, ĉefe en la rusa kaj orienteŭropa medicino.