Proporcia kanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la muziko proporcia kanono estas speco de kanono, muzika komponaĵo, kiu aplikas melodion kun unu aŭ pli imitadoj pri la melodio en aliaj voĉoj post certa daŭro (ekz. kvarona paŭzo, unu takto ktp.). En proporcia kanono ĉiu voĉo ne nur kantas aŭ ludas la saman muzikon, sed ankaŭ faras tion per „diferencaj tempoj“ (aŭ prolacioj, metrika termino kiu datiĝas el la mezepoka kaj renesanca epokoj).

Voĉoj povas komenci aŭ sukcede aŭ samtempe. Proporciaj kanonoj estas tre malfacile verkeblaj kaj tiel maloftas en la repertuaro, kvankam ili estis ege kutimaj dum la frurenesanco kaj ekde la 20-a jarcento ĝis nuntempe.

Ekzemploj de proporciaj kanonoj el diversaj epokoj inkludas Le Ray Au Soleyl de Johannes Ciconia (malfrua 14-a jarcento), la tuta Missa prolationum de Johannes Ockeghem (meza15-a jarcento), en kiu ĉiu aparta alineo de la meso esploras diferencan proporcion (aŭ diferencan spacon inter komenco kaj relativa rapideco de ĉiu voĉo), la Agnus Dei el la Missa L'homme armé super voces musicales de Josquin Desprez (malfrua 15-a jarcento), la Canon a 4 per Augmentationem et Diminutionem, la lasta en serio de 14 kanonoj verkita kiel apendico al la Goldberg-variacioj de Johann Sebastian Bach kaj en la 20-a jarcento la Cantus In Memoriam Benjamin Britten de Arvo Pärt (1976) uzota en la filmo de Michael Moore Fahrenheit 9/11 el 2004. Larry Polansky skribis multnombrajn kvarvoĉajn proporciajn kanonojn, kies melodioj estas permuto de limigita nombro da elementoj.

Example of a prolation canon. Agnus Dei el Missa l'homme armé super voces musicales de Josquin Desprez

En la ekzemplo la unuaj 12 taktoj de la Agnus Dei II de la pli frua el la du mesoj Josquin verkis melodion surbaze de la L'homme armé, ĉiu voĉo kantas la saman muzikon, sed je diferencaj rapidecoj. La supra voĉo kantas en tri kvarona takto. La plej malrapida voĉo estas tiu ĉi en la mezo. La plej malrapida voĉo (meza voĉo) kantas la saman melodion duonrapide kompare kun la mezrapida (basvoĉo) kaj la plej alta voĉo kantas la saman muziko trioble rapide kiel la plej malrapida. En la originala partituro nur unu voĉo estas notita: nortado super la ununura muziklinio indikas la tri proporciojn uzendajn kaj dua notado super la linio indikas, kie ĉiu voĉo finiĝu korekta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Canon," The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Harvard Anthology of Music. Du volumoj. Cambridge, Massachusetts, Harvard University Press, 1949. ISBN 0-674-39300-7
  • The New Harvard Dictionary of Music, eld. Don Randel. Cambridge, Massachusetts, Harvard University Press, 1986. ISBN 0-674-61525-5