Prora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prora
historia loko • konstruaĵaro • setlejo • komunumoparto en Germanio • groundscraper
Bazaj datoj
Konstrustilo nazia arkitekturo vd
Arkitekto Clemens Klotz vd
Lando Germanio vd
Situo Binz
Poŝtkodo 18609
Situo
Geografia situo 54° 26′ 23″ N, 13° 34′ 0″ O (mapo)54.439613.5667Koordinatoj: 54° 26′ 23″ N, 13° 34′ 0″ O (mapo)
Prora (Germanio)
Prora (Germanio)
DEC
Prora
Prora
Situo de Prora
Map
Prora
Retejo http://www.proradok.de
vdr
Prora (2011)
la konstruaĵo en la jaro 2008

Prora estis planita kaj parte konstruita ripozejo (1935-1939) sur insulo Rügen en Germanio. Post la plenkonstruo, tie povintus - laŭ la planoj - ripozi samtempe ĉ. 20.000 homoj tra la organizo Kraft durch Freude (KdF) "Potenco per ĝojo". Pro komenciĝo de la Dua mondmilito, la konstrulaboroj estis ĉesigitaj, tiel la koloso de Prora formas kernon de la komplekso.

La komplekso etendiĝas 4,1 km apud la bordo (150 m al la maro) kaj konsistas el ok apartaj konstruaĵoj.

De 1948 ĝis 1953 la komplekso estis uzata de la Sovetia Armeo por loĝado de soldatoj. La suda konstruaĵo de la domaro estis detruita. Ekde 1956 la Germana Demokratia Respubliko uzis la konstruaĵojn kiel kazernon kaj militistan edukejon. Tie interalie oni pretigis militistajn fakulojn por amikaj landoj, inter ili Mozambiko kaj Angolo. Post la Germana reunuiĝo, la komplekso estis mallonge uzata de la germana armeo kaj ekde 1993 ne plu estas uzata. Oni planas turisman aplikon de la konstruaĵoj (junularaj gastejoj). Intertempe funkcias muzeo de Prora.