Prosaŭrolofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prosaŭrolofo
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
kranio de Prosaurolophus maximus
kranio de Prosaurolophus maximus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Familio: Hadrosaŭredoj Hadrosauridae
Subfamilio: Hadrosaŭrenoj Hadrosaurinae
Tribo: ?Saurolophini
Genro: Prosaŭrolofo Prosaurolophus
Konserva statuso
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Prosaŭrolofo (Prosaurolophus = "antaŭ saŭrolofo (Saurolophus)") estas genro de hadrosaŭredoj vivintaj dum la malfrua kretaceo de Nordameriko. Ĝi estas konata de la restaĵoj de 25 unuopuloj apartenantaj al du specioj, inkluzive kraniojn kaj skeletojn, sed pri ĝi restas multo nekonata. Ĉ. 9 metrojn longa, ĝiajn restaĵojn oni trovis en la malfru-kretacea Formacio de Dinosaŭra Parko de Alberto (Kanado) kaj la proksimume sam-aĝa Formacio Two Medicine de Montano (Usono). Ĝia plej rimarkebla trajto estas malgranda solidosta kresto kiu elstaras antaŭ ĝiaj okuloj. La tipo-specio estas P. maximus, priskribita de Barnum Brown en 1916. Duan specion, P. blackfeetensis, priskribis Jack Horner en 1992.