Prosenjakovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prosenjakovci, hungare Pártosfalva estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Moravske Toplice. La historia hungara loknomo estis Prosznyákfa, poste pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Prosenjakovci troviĝas
Vido al Prosenjakovci

Situo[redakti | redakti fonton]

Prosenjakovci situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj, ankaŭ al Magyarszombatfa. Inter la 2 vilaĝoj limpasejo funkciis ĝis 2008.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Pártosfalva naskiĝis pastro, monaĥo Flóris Kühár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • slovena Vikipedio
  • www.ms.sik.si
  • www.geopedia.si