Prospero (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prospero.
Prospero
Natura satelito de Urano (XVIII)
Oficiala nomo Urano XVIII[1]
Aliaj nomoj S/1999 U 3
Historio
Malkovrintoj Matthew J. Holman
Brett J. Gladman
John J. Kavelaars
Jean-Marc Petit
Hans Scholl[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
18-a de julio 1999[1]
Mauna Kea (Havajo)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 16 243 000 km[2]
Discentreco 0,4431[2]
Klinangulo 151,966°[2] sur la ekliptiko
Periodo 1 977,29 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 50 km[2] ?
Maso
- Denso
~ 2,1 × 1016 kg ?
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo 0,04 hipoteze
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,2
v  d  r
Information icon.svg

Prospero estas neregula ekstera satelito de Urano.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Malkovris ĝin Matthew J. Holman kaj sia teamo la 18-an de julio 1999 per la Kanada-Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea, samtempe ke Setebo kaj Stefano; ĝi estis konfirmita per observoj en la observatorioj de la Monto Palomar kaj de Kitt Peak[3], inter aŭgusto kaj septembro 1999[4]. Tria urana luno trovita en 1999, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 3.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En 2000 ĝi ricevis nomon[5] ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare : Prospero estas duko de Milano kaj sorĉisto, ĉefa rolulo en "La ventego".

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La orbitaj parametroj de Prospero pensigas ke ĝi havus komunan devenon kun Sikorakso kaj Setebo, tamen iliaj koloroj[6] estas malsamaj: Setebo kaj Prospero estas grizaj, dum Sikorakso aperas ruĝa.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
  3. IAUC 7248: Prob. NEW Sats OF URANUS (angle)
  4. Uranus now swarming with distant moons (angle) kaj Uranus entouré d'un essaim de satellites (france) (Svarmas lunoj ĉirkaŭ Urano)
  5. IAUC 7479: COMET C/2000 O3 (SOHO); C/2000 P1, C/2000 P2; Sats OF URANUS; EDITORIAL NOTICE (angle)
  6. Photometry of Irregular Satellites of Uranus and Neptune (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]