Protektita nomigo de origino (EU)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La marko de protektita nomigo de origino PNO
(en franca lingvo)

Protektita nomigo de origino PNO estas marko, atribuita fare de la Eŭropa Unio al terkulturaj produktoj kaj manĝaĵoj kies kvalito esence dependas de la regiono, en kiu ili estas produktitaj.

La regiona dependeco povas esti kaŭzita de faktoroj kaj naturaj (klimato, aparta media situacio), kaj homaj (aparta produktmetodo, aparta metia kapablo). Kune ili konsentas akiri produkton neimiteblan ekster la difinita regiono.

Kiu faras PNO produktojn estas devigata produkti laŭ difinitaj reguloj. Aparta kontrolorgano kontrolas la respekton de tiuj reguloj.