Proteomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La proteomiko, aŭ proteinscienco, ampleksas la esploron de la proteinaro, tio estas la tuto de ĉiuj proteinoj ekzistantaj sub difinitaj kondiĉoj kaj je difinita momento en iu ĉelo aŭ iu organismo. La proteinaro kontraŭe al la (pli) statika genaro estas (ege) dinamika kaj povas ŝanĝiĝi koncerne sian kvalitan kaj kvantan konsiston da proteinoj, kaŭze de ŝanĝitaj kondiĉoj (medifaktoroj, temperaturo, genesprimo, dozo de biokatalizilo).

Tre bildece oni povas imagi la dinamikon de la proteinaro je jena ekzemploj:

  • raŭpo kaj la papilio, ekestanta el ĝi, enhavas la saman genaron, sed distingiĝas tamen ekstere, kaŭze de la malsama proteinaro.
  • ranido kaj la el ĝi ekestanta rano.

La ŝanĝiĝoj de la proteinaro parte povas okazi tre rapide, ekzemple per fosforizo kaj malfosforizo de proteinoj, kiuj kadre de signaltransdono ludas tre gravan rolon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubert Rehm: Der Experimentator|Der Experimentator: Proteinbiochemie/Proteomics. 5-a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2006, ISBN 3-8274-1726-0.
  • Hans Gerd Nothwang, Steven E. Pfeiffer: Proteomics of the Nervous System. Wiley-VCH, 2008, ISBN 978-3-527-31716-5.
  • Jörg von Hagen, VCH-Wiley 2008 Proteomics Sample Preparation. ISBN 978-3-527-31796-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]