Protistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protistoj

Sunbestetoj (Actinophrys sol)
Biologia klasado
Biologia klasifikado: Organismoj
Domajno: Eŭkariotoj (Eucaryota)
Regno: Protistoj (Protista)
Subregno

Protistoj estas eŭkariotaj organismoj, kiuj hodiaŭ estas kalkulitaj kiel unu regno de la organismoj kaj ne al la plantoj, bestojfungoj. Ilia plimulto estas unuĉelulo, kvankam kelkajn pli grandan multĉelulan organismon oni kalkulas al protistoj.

Al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj.

La protistoj estas interne – kiel ĉiu organismo – per citoplasmo (kiel viva materialo) plenigita kaj ekstere per ĉelmembrano ĉirakŭvolvita. En la citoplasmo troviĝas plej ofte ĉelkerno por la direkto de la vivfenomenoj; foje troviĝas tie pliaj ĉelkernoj. Ĉe iuj protistoj formiĝas ekstere ankoraŭ ŝelo-estaĵoj; multaj kapablas formi cistovualon? (aŭ cistoŝelon), por travivi la malkonvenajn mediajn kondiĉojn. La ĉeloj havas plej ofte tre etan grandon, kaj nur kelkaj atingas la diametron de kelkaj milimetroj aŭ eĉ centimetroj.

La antaŭen-moviĝo okazas ofto naĝante per flagelojcilioj aŭ per formo de ŝajnpiedoj. Kelkaj specioj ŝvebas en la akvo simple nur per longaj ĉelaj eletendiĝoj.

La plimulto de la protistoj vivas en maro, parte proksime al la surfaco, parte ŝvebante en la akvo, parte surfunde rampante, parte sur ŝtonoj, plantoj k.t.p. fikse sidante; aliaj troviĝas en dolĉakvo, malmultaj surtere. Tiel formas la tribo de verdalgoj plimulton de en la dolĉakvo vivantaj fitoplanktonoj. La tribo de sulkoalgoj (kirasalgoj) donas la ĉefmason de la de la maraj fitoplanktonoj. Ekzistas heterotrofaj, aŭtotrofaj, aerobaj kaj anaerobaj formoj. Kelkaj protistoj vivas ankaŭ parazite en la pli evoluintaj bestoj. Multaj aperas en mirakla grandnombro, kaj la neputriĝantaj postrestaĵoj de la formortitaj reprezentantoj – kiel la silikaj ŝeloj de la radiobestetoj aŭ la kalkaj ŝeloj de ĉambretaj rizopodoj (truŝelaj, foraminiferoj) (Foraminifera) – formas kelkloke tutan montaran tavolon.

La protistoj multobliĝas per la kutima neseksa duoniĝo (vidu mitozo). Ĉe kelkaj specioj ekzistas ankaŭ multobliĝoj, ĉe aliaj seksaj procesoj (vidu izogamio, konjugacio).

Dum la evoluado formiĝis el la praaj protistoj ĉiu pli evoluinta multĉelula organismo, verŝajne tra la vojo de formado de ĉelkolonioj, kio estas ankoraŭ hodiaŭ spektabla ĉe kelkaj algoj.

Ĉar la plej gravaj vivfenomenoj de la protistoj – kiel moviĝo, ekscitebleco, pliiĝo - estas tre bone studeblaj, ili estas ŝatataj objektoj de la biologia esplorado.

Vidu: Biologia klasifiko, organismo