Protokola ordo en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La protokola ordo en Francio estas simbola hierarkio, kiu difinas la rangon de la oficialuloj de la registaro okaze de protokolaj ceremonioj.

Kreita de Nopelono la Unua per dekreto de la 24-a de mesidoro en la 12-a jaro (13-a de julio 1804)[1], la ordo estas nun difinita per la dekreto n°89-655 de la 13-a de septembro 1989 modifita (Dekretoj n° 95-811 de la 22-a de junio 1995, n° 95-1037 de la 20-a de septembro 1995 kaj n° 2011-542 de la 19-a de majo 2011).

Nacia protokola ordo

Por la ceremonioj en Parizo[2] :

  1. La prezidanto de la Respubliko
  2. La ĉefministro
  3. La prezidanto de la Senato
  4. Le prezidanto de la nacia Asembleo
  5. La eksaj prezidantoj de la Respubliko laŭ ordo de la plej fruaj oficiĝoj
  6. La registaro laŭ protokola ordo decidita de la prezidanto de la Respubliko
  7. La eksaj ĉefministroj laŭ ordo de la plej fruaj oficiĝoj
  8. La prezidanto de la konstitucia Konsilio
  9. La vicprezidanto de la ŝtata Konsilio
  10. La prezidanto de la ekonomia, sociala kaj media Konsilio
  11. La rajtoprotektanto
  12. La deputitoj
  13. La senatanoj
  14. La reprezentantoj en la Eŭropa Parlamento
  15. La justica povo reprezentata de la 1-a prezidanto de la kasacia Kortumo kaj la ĝenerala prokuroro ĉe tiu Kortumo
  16. La 1-a prezidanto de la aŭdita Kortumo kaj la ĝenerala prokuroro ĉe tiu kortumo
  17. La granda kanceliero de la Honora Legio, kanceliero de la nacia ordeno pri Merito, kaj la konsilianoj de tiuj ordenoj
  18. La kanceliero de la ordeno pri Liberiĝo kaj la konsilianoj de la ordeno je la 15-a de novembro 2012, la nacia delegito kaj la urbestro, kiuj kune prezidas la nacian Konsilion de la municipoj Kompano de la Liberiĝo[3]
  19. La stabestro de la armeoj
  20. La prefekto de regiono Francilio, prefekto de Parizo
  21. La polica prefekto, prefekto de la defenda areo de Parizo
  22. La urbestro de Parizo, prezidanto de la pariza konsilio
  23. La prezidanto de la regiona Konsilio de Francilio
  24. La kanceliero de Instituto de Francio, la ĉiamaj sekretarioj de la franca Akademio, de la Akademio pri enskriboj kaj beletro, de la Akademio de sciencoj, de la Akademio pri belartoj kaj de la Akademio pri moralaj kaj politikaj sciencoj


Notoj kaj referencoj

Rilataj artikoloj