Protopelicanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Protopelicanus cuvierii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Protopelicanus
Protopelicanus cuvierii
(Reichenbach, 1852)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Protopelicanus cuvierii estas fosilio de akvobirdo de necerta atribuo. Ĝi estis mallonge priskribita kaj pentrita de Georges Cuvier en 1822 el materialo de fina Eoceno el Montmartre, Francio, kvankam ne formale priskribita kaj nomita ĝis 1852 fare de la germana botanikisto kaj ornitologo Ludwig Reichenbach kiel frua pelikano. La origina materialo enhavis kranian parton de maldekstra skapolo kaj preskaŭ kompletan maldekstran femuron. La lektotipa femuro estis supozata fare de Michel Brunet en 1970 kiel tipa de pelikano. Tamen, Colin Harrison en 1979 konsideris ke ĝi estis aparteninta al specio de Suledoj, kaj Storrs Olson en 1995 supozis, ke ĝi eble estis pelagornitedo. La femuro estas ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo (No.7978); la loko de la skapola fragmento estas nekonata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]