Provence VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provence
Blazono de Provence
Blazono de Provence
Blazono de Provence
Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo.
Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo.
Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo.
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 53′ 24″ N 6° 43′ 34″ O / 46.89000 °N, 6.72611 °O / 46.89000; 6.72611 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 24″ N 6° 43′ 34″ O / 46.89000 °N, 6.72611 °O / 46.89000; 6.72611 (mapo)
Areo 31,84 km²
Alteco 778 m super marnivelo
Poŝtkodo 1428
Komunumkodo 5566
Mapo de Provence
Mapo de Provence
Situa mapo de Provence
vdr

Provence estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 354 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Provence situas sur suda flanko la kresto de la montoĉeno Chasseron alte super la Lago de Neŭŝatelo en la Ĵurasa Montaro. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas en nordo sur alteco de 1463 m s.m. sur la kulmino de la monto Soliat. La komunumo konsistas el la vilaĝo Provence, la setlejoj Les Prises kaj Les Rochats, kaj diversaj izolitaj bienoj sur la altaĵoj de la Ĵurasa Montaro.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,84 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 62,5% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Provence limas en nordokcidento kaj nordo al Val-de-Travers (NE), en nordnordoriento al Gorgier (NE), en oriento al Montalchez (NE), en sudoriento al Fresens (NE), en sudsudoriento al Mutrux, en sudo al Concise, en sudsudokcidento al Bonvillars, kaj en sudokcidento al Tévenon.

Trafiko

Provence situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Mutrux al Montalchez. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Vaumarcus. Pere de poŝtaŭtolinioj al Gorgier kaj al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Provence datiĝas el la jaro 1340 kiel Provency. En frua mezepoko triono de la teritorio de Provence apartenis al la Grafolando Neŭŝatelo kaj du trionoj al la Senjorujo Grandson. Poste dum mezepoko la tuta teritorio de Provence apartenis al la Senjorujo Grandson. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Provence kune kun Mutrux formis majorejon de la komuna Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philippe Heubi: Provence en Historia Leksikono de Svislando (2011-12-15)

Eksteraj Ligiloj