Provenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provenco
Provença / Prouvènço

Flago de Provenco

Blazono de Provenco

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Copa Santa
Situo
regiono • kultura regiono • historia regiono
Bazaj informoj
Plej alta punkto Aiguille de Chambeyron
Politiko
Ekonomio
vdr

Provenco, okcitanlingve Provença [pʀuˈvensɔ] (Prouvènço laŭ mistrala normo) kaj franclingve Provence [pʁɔ'vɑ̃s], estas histori-kultura regiono el Okcitanio. Estas ankaŭ la nomo de antikva reĝolando kaj posta graflando.

Nuntempe ĝi akordiĝas kun granda parto de la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, sud-oriente de la franca regno. Provenco etendiĝas el regiono Nimes ĝis la dekstra bordo de la rivero Var kie limiĝas kun la antikva Graflando Nico.

Ĝi entenas la departementojn (départements) Var, Vaucluse, Bouches-du-Rhône kaj partojn de Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. La ĉefaj urboj de Provenco estas Marsejlo (Marselha/Marseille), Nico (Niça/Nice), Tolon/Toulon, Avinjono (Avinhon/Avignon), Arles, Ais/Aix-en-Provence.

Historio

Antikvaĝe liguroj kaj keltoj estis ties enloĝantoj. Ekde ĉ. -600 la marbordan zonon koloniis helenoj. En la 2-a jarcento AK la romianoj igis la regionon provinco (de la latina vorto provincia devenas la nomo Provenco). Post la falo de la romia imperio visigotoj, araboj kaj fine frankoj invadis Provencon.

La okcitana lingvo antikve konata ankaŭ kiel Provenca lingvo estis grava lingvo eŭropa dum la Mezepoko.

Hodiaŭ Provenco estas parto de la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.

Provencaj elstaruloj

Vidindaĵoj

La Pont du Gard (Pònt de Gard), romia akvodukto


Ŝablono:LigoElstara