Proverbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu en formo fiksita esprimas sperton, konsilon aŭ admonon per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. Plej ofte temas pri popolaj maksimoj pri la vivo ĉiutaga, precipe ties psikologio kaj moralo.

Laŭ Maŭro La Torre "proverboj estas fiksitaj diraĵoj, kies frazeroj kutime ne estas anstataŭigeblaj per aliaj formoj. Se oni en ili ŝanĝas vorton aŭ vorteron, la rezulta frazo ĝenerale ne estas alia proverbo. Tial proverboj parencas je aliaj kliŝaj diraĵoj, kiaj la sentencoj, la devizoj, la frapfrazoj, la aforismoj, la t.n. idiotismoj."

Kelkaj famaj aŭ aparte trafaj

Arabaj proverboj[redakti | redakti fonton]

"Metu la aferojn je iliaj ĝustaj lokoj, kaj tio metos vin je via ĝusta loko."

(proverbo kaligrafiita de Hassan Massudy)

"Se via amiko estas el sukero, ne elleku lin tute!"

Hindaj proverboj[redakti | redakti fonton]

– proverboj el lingvo Kannada (lingvo de Karnatako)[redakti | redakti fonton]

Esperantigo eventualaj klarigoj
Bonfamon perditan pro betelaĵo oni ne reakiros eĉ donacante elefanton
Estas amo al rizo, sed ankaŭ amo al la gepatroj deziro estas unu afero, sed oni ne pensu pri nur si!
Malriĉulo iĝinta riĉulo tenas al si ombreloportanton eĉ meznokte malriĉulo iĝinta riĉulo tiom avidas montri sian riĉecon, ke li trouzas signojn da riĉeco, ekzemple kutimo havi kun si serviston por protekti sin de la suno
Malproksiman monton la okuloj vidas glata suferojn aŭ difektojn oni ne konscias, kiam la afero malproksimas
La luktisto falis, sed la lipharoj ne malpuriĝis diratas pri iu, kiu eĉ dum fiasko konservas dignecon (pri kio fieraj lipharoj estas simbolo)
Se vi bezonas, ke laboro estu farita, vi pretu eĉ surgenuiĝi antaŭ azeno

Latinaj proverboj[redakti | redakti fonton]

  • Aegiptus est Nili donum (Egipto estas donaco de Nilo).
  • A barba stulti discit tonsor (De barbo de stultulo lernas barbisto).
  • A bonis bona disce (Lernu esti bona de bonuloj).
  • A bove maiore discit arare minor (Granda bovo instruas malgrandan bovon plugi).
  • A cane non magno saepe tenetur aper (Malgranda hundo kelkfoje prenas apron).
  • Ab unguibus leo (Per ungo oni konas leonon).
  • Arbor ex fructu cognoscitur (Laǔ la frukto oni arbon ekkonas).
  • A puro fonte defluit aqua pura (El pura fonto eliras pura akvo).
  • Ab alio exspectes, alteri quod feceris (El aliulo esperu, kion al aliulo vi faris).
  • Ab amico reconciliato cave (Ne fidu al repacigita amiko).
  • Absens heres non erit (Neĉeestanto ne heredas) (jura principo).
  • Absque argento omnia vana (Sen mono, ĉio vana).
  • Abyssus abyssum invocat (Abismo abismon alvokas).
  • Acerba sunt bella fratrum (Bataloj de fratoj estas sen kompato).
  • Ad praesens ova cras pullis sunt meliora (Pli valoras nun ovo, ol morgaŭ kokino).
  • Homo homini lupus est (La homo por la homo estas lupo).
  • In vino veritas (La vero estas en vino).
  • Mens sana in corpore sano (Sana menso en sana korpo).
  • Si vis pacem, para bellum (Se vi volas pacon, preparu militon.).
  • Quod licet Jovi non licet bovi (tio, kio licas al Jupitero, ne licas al ĉiu bovo).
  • Veni, vidi, vici (Mi alvenis, rigardis, venkis).

Nederlandaj proverboj[redakti | redakti fonton]

  • En ĉiu haveno estas ina bonveno.(pp la konduto de kelkaj maristoj)

Serbaj proverboj[redakti | redakti fonton]

  • Homo estas des pli riĉa ju pli li havas da amikoj.

Esperanta kulturo[redakti | redakti fonton]

tiuj de Zamenhof (kun serĉilo)[redakti | redakti fonton]

La Proverbaro de L. L. Zamenhof estas inter la bazoj de l' Esperanto-kulturo. Ĝi estis fakte unue plano (neplenumita) de lia patro Marko Zamenhof: tiu de kvinlingva (sed ne entenanta esperanton!) proverbaro. Kelkaj iĝis kutima frazeologio en Esperantaj medioj kaj verkoj. (Ekzemple: "Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon" – "Oni ne povas kontentigi la katon kaj kune la raton" – ktp, ktp.)

Por serĉi pri specifa proverbo, entenanta specifan vorton, oni povos uzi la paĝon Proverboj laŭ la speciala sufiĉe konvena ordiga sistemo laŭ ŝlosilvortoj. Ekzemple por serĉi pri "kato" en proverbo, oni simple alklaku "K" por atingi la K-rubrikon. Tie troviĝos, post iom da rulado, ĉiuj kat-proverboj apudaj.

Sube estas ligilaro rekte al la diversaj rubrikoj.



Poste aliaj esperantistoj elpensis proverbojn, interalie plej talentaj kaj trafaj estas

tiuj de Marjorie Boulton[redakti | redakti fonton]

ekzemple:

Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera.
Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas.
Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hipopotamo.
Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
Ore belas la fazano; blue belas genciano.
Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono.
Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas.
Multaj milonoj iĝas milionoj.
Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.

kaj:

Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA.

tiuj de Morteza Mirbagian[redakti | redakti fonton]

Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi.
Kiu por instrui penas, pli ol lernantoj lernas.
En nekonata rivero kuŝas nekonata danĝero.
Feliĉo samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
Kiam ordonas bezono, azenon nomu leono.
Bonfartas arbo kun sanaj radikoj, bonfartas homo kun bonaj amikoj.
Por eviti kverelojn edzo fermu la orelojn
Arbo falas pro manko de fortaj radikoj, homo falas pro manko de bonaj amikoj.
Kiu havas belajn okuloj, freneze amas spegulojn.
En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egalaj uloj.
Besto la plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa.
Politikisto estas animalo, kiu devas vivi nur en ĝangalo.
Oni demandu pri aĝo de vino, sed neniam pri tiu de virino.
Kion oni infanaĝe lernas, plenaĝe komprenas.
Kiu provas solvi konfliktojn per povo, je ne multe diferencas de bovo.
Valoro de eta ovo, kuŝas en ĝia enhavo.
En la mondo de politiko, ne kalkulu je amiko.
Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.
Kion saĝuloj konstruas, politikistoj detruas.
Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko.
Kiu aĉulojn regalas, kun aĉuloj egalas.
se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉastist' ne vidus.
Azeno al azenido,donas karesnomon leonido.
Amo partina; maro senfina.
Hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vinbotelo sen vino.
Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankaŭ aperus Vero.
Eĉ en paradizaj insuloj,troviĝas malkontentuloj.
Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero.
Homo pli ruzas ol vulpo, kaj pli sovaĝas ol lupo.
Besto murdas pro manĝaĵo, homo murdas pro malsaĝo.
Kiu serĉas fiulon, enrigardu spegulon.
Bela virino kun multe da doto, ofte edziniĝas al idioto.
Sinjorina peto estas kiel dekreto.
Sekreto kiun ekkonas du homoj, estos paroltemo en ĉiuj domoj.
Ĉirkaŭ sukero svarmas formikoj, ĉirkaŭ riĉulo svarmas amikoj,
Por ekkoni tajloron rigardu lian laboron, sed por koni homon rigardu lian koron.
Diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas eleganta vesto.
pri religio kaj politiko ne diskutu kun amiko.
Valoro de ĉevalo pruviĝas en batalo.
Via infano, via sultano.
Kie sukero; tie formikoj, kie sufero; tie amikoj.
La mondon regas la super-riĉuloj, ĉiuj aliaj vivas kiel muloj.
Obeema leono egalas al azeno.
Tiu, kiu pikas samkiel kulo, prezentas sin; 'Pacemulo'.

Aliaj proverboj de necertaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

(konjekteble traduko de tradiciaj proverboj el diversaj landoj)

Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj;
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Faro farinton rekomendas.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Esti inter martelo kaj amboso.
Laǔ la frukto oni arbon ekkonas.
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Fleksu arbon dum ĝia juneco.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
Gardu min Dio kontraǔ amikoj, kontraǔ malamikoj mi gardos min mem.
La forestanto ĉiam estas malprava.
Unue la nupto kaj poste volupto.
Trinkinte likvoron dungu ŝoforon.

Proverboj Tradukitaj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

En 1999 eldoniĝis Proverbaro - nia komuna heredaĵo (redaktita de E Röntynen, Oulu), kiu enhavas proverbojn el la tuta mondo.

En 2008 la Araba Komisiono de la Universala Esperanto-Asocio eldonis La Trezoron, araban proverbaron kompilitan de Husejn Al-Amily.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de latinaj eldiroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]