Provgeedziĝo
El Vikipedio
Provgeedziĝo (menciita en PIV) estas la kunvivado de viro kaj virino sen antaŭa geedziĝo, sed kun la ambaŭflanka volo post certa tempo geedziĝi. Laŭ jura vidpunkto tiu tempo ne kompareblas al geedzeco, sed simple signifas kunvivadon de du personoj, simile al tiu en loĝkomunumo aŭ tiu de du samseksaj partneroj, kiuj (ankoraŭ) ne nuptis. Se la paro, kiu "provedziĝis", jam reciproke solene promesis unu al la alia la postan geedziĝon, temas pri fianĉiĝo - kvankam laŭ tradicia kompreno la fianĉeco mem neniel aŭtomate signifas kunvivadon de la du partneroj.
