Provinca Parko Midland
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 12 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Provinca Parko Midland | |
|---|---|
|
|
|
| Situo: | Alberto (Kanado) |
| Plej proksima urbo: | Drumheller |
| Koordinatoj | 51° 27' 56" N, 112° 45' 40" U Mapo |
| Areo: | 6,3 km² |
| Fondita: | 5-a de junio 1979 |
| Respondeca instanco: | Alberta Community Development |
Provinca Parko Midland estas provinca parko en Alberto (Kanado).
Iam la loko kie situis Karbminejo Midlando, ĝi fariĝis provinca parko la 5-an de junio 1979. Sur la parkotereno situas la Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell. Ĉe la Karbominejo Midland okazis granda mineja akcidento en la mezaj 1920-aj jaroj, kaj multaj viroj perdis la vivon en mineja eksplodo.
La parko troviĝas 6 km okcidente de Drumheller (Alberto) laŭ Norda Dinosaŭra Vojo.
Oni povas amuziĝi en la parko per kanuado, kajakado, fiŝkaptado, spektado de la naturo, kaj migrado tra salikoj kaj aliaj arboj laŭlonge de la rivero Red Deer. Oni povas viziti fosiliajn bedojn, minejon, kaj la Reĝan Muzeon de Paleontologio Tyrrell.

