Provinco Ĝizaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
UZ-Jizzax.PNG

La provinco Ĝizaĥoregiono Ĝizaĥo (uzbeke Jizzax viloyati) estas unu el la 12 provincoj de Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Ĝizaĥo.

La provinco etendiĝas sur 20 500 km², en la centro de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭata norde de Kazaĥio, oriente de la provinco Sirdarjo, sude de Taĝikio, okcidente de la provinco Samarkando kaj nordokcidente de la provinco Navojo. En 2005 ĝi havis 910 500 loĝantojn.