Provinco Bamijano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Bamijan
بامیان

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bamijan
Areo 14 175 km²
Loĝantaro 411 200 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-BAM
vdr

Bamijan (ankaŭ latinliterigita Bamiyan, BamianBamyan) (paŝtoe/perse بامیان) estas provinco de Afganio. La teritorio havas 411 200 loĝantojn.[1] Ĝi situas en la centro de la lando en la regiono HazarajatHazaristan. La samnoma provinca ĉefurbo Bamijan estas la plej granda urbo en tiu regiono Hazaristan - la teritorio de la hazaroj - kaj la kultura centro de la hazaroj en la regiono.

Internacie la regiono aparte konatiĝis pro la historiaj Budho-statuoj de Bamijan, kiuj en 2001 estis detruiitaj ordone de la Talibanoj.

Historio

En la antikva epoko la centra Afganio estis strategia grava loko, ĉar ĝi situis laŭ la Silka Vojo kaj do sur la vojo de la komercistoj vojaĝantaj inter la Helena Imperio de Aleksandro la Granda, la Romia Imperio kaj Persio okcidente kaj Ĉinio kaj Barato en la oriento. Bamijan estis vojaĝa ripozejo de multaj komercistoj. La helenaj, persaj kaj budhismaj artoj ĉi-tie kunfandiĝis kaj konsistigis unikan stilon de helena-budhisma arto.

Bamijan estis la loko de pluraj budhismaj monaĥejoj. Inter alie, du grandaj budho-statuoj, en alteco de 55 respektive 37 metroj, estis skulptitaj en la lokajn rokegojn. La rokaj statuoj situis proksime de la urbo Bamijan en la valo de la samnoma rivero Bamijan. La du plej grandaj statuoj altis 55 respektive 37 metrojn. La statuoj ekestis probable dum la 6-a jarcento p.K. Ili estis apartaj rekoniloj de la pejzaĝo de la Bamijan-valo, kiu Tals, kiu kun siaj arkeologiaj monumentoj estis listigata monda kultura heredaĵo de UNESKO. En marto 200 la Talibana reĝimo ordonis la detruon de la statuoj, kiuj konsideriĝis ekster-islamaj, "paganaj" idoloj. Ili estis detruigitaj per raketoj kaj dinamito.

La provinco nove fondiĝis en la jaro 1964. Antaŭe la teritorio apartenis al la provincoj Kabul kaj Parvan.[2]

Nuntempo

Habiba Sarabi, provincestrino (2009)

Laŭ la stato de la jaro 2009 la provinco konsideriĝas kompare paca kaj sekura areo. Kiel la aliaj provincoj de la regiono Hazaristan, la lando de la hazaroj, la kultivo de papavo por produkto de opio estas nur tre malmulte disvastigata. La provincestrino de Bamijan, Habiba Sarabi, estas tutafganie la sola virino en tiu ofico. Oni provas ree malfermi la kulturajn kaj pejzaĝajn riĉaĵojn de la regiono al turistoj.[3][4] La Band-e-Amir-Lagoj ekde la jaro 2009 estas la sola oficiala nacia parko de Afganio.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
  2. D. Balland: artikolo pri Bamijan, en: Encyclopædia Iranica, stato de oktobro 2009
  3. Phil Zabriskie: "Hazaroj: la malfavoratoj de Afganio" (angle), artikolo en la ĵurnalo National Geographic, februaro 2008
  4. David Nauer: Kie Afganio estas reva vojaĝocelo" (germane), artikolo en la svisa gazeto Tagesanzeiger